Paĝo:Schmid - Kongresprediko, 1939.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

donas la honoron sole al Dio, tiu estos kun graco akceptata kaj bonvenigata, kiu tie alvenas al la fino, tiu staras antaŭ esperplena komenco. Jes, mi kuraĝas diri, ke tie decidiĝos, ĉu nia lingvo-movado estos portata de beno aŭ de malbeno. Do, aŭdu nun la vortojn, per kiuj ni renkontiĝas kun Dio, nun, en tiu ĉi horo. Sed la tuta mondo havis unu lingvon kaj unu parolon.” La mondo. Per ĝi komenciĝas nia historio.

Kaj ĉar unue ĝi parolas pri la mondo, ĝi komenciĝas ĝuste per la konstato de fiera, sublima fakto: Unu mondo, unu popolo, unu regno, unu lingvo; ĉio estas egaligita en la granda ideo de la unueco. Sed ĝuste tiu ĝoja simfonio kaj la harmonia kolekto de ĉiuj fortoj por unueco kaj tuteco metas jam la fundamenton por tiu turo, kies pinto devus atingi la ĉielon.

Sed unue ni volas aŭdi plu: „Kiam ili ekmarŝis en la oriento, ili trovis ebenon en la lando Ŝinar, kaj ili ekloĝis tie.” Jes, nun ĝi ekmarŝas, tiu popolo kun sia sola lingvo, kun sia sola pensmaniero, kun sia homogena kulturo kaj kun siaj homogenaj volo kaj agado. Estas unu popolo, unu homaro, kiu ekmarŝas en siaj juneco, forteco kaj grandeco. En la oriento ili ekmarŝas. Tie, ĝuste tie ili ekmarŝas, kie ĉiutage denove leviĝas ankaŭ la suno, tiu pramalnova simbolo de forteco kaj grandeco. Tiuj homoj certe sentas sin mem kiel sunhomojn, kun animo plena de forto, kiu igas ilin riski la plej altan. Tiu popolo nun ekmarŝas kaj pretendas sian vivospacon. Kaj nun ili vere trovas ebenon en la lando Ŝinar, kiu speciale konvenas al ili kaj al iliaj bezonoj. „Kaj ili ekloĝis tie.” Do, en la ebeno ili ekloĝis. La ebeno plaĉas al ili multe pli ol la montaro. La