Paĝo:Schmid - Kongresprediko, 1939.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj konfuzu ilian lingvon, tiel, ke neniu plu komprenu la lingvon de la alia. Tiele la Sinjoro disigis ilin de tie sur la tutan mondon, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial ĝia nomo estas Babelo, ĉar tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de la tuta mondo kaj disigis ĝin super la tutan teron.


Kara aŭskultantaro!


Pri du movoj parolas la teksto, kiun ni ĵus aŭdis: pri movo de malsupre—supren, de la tero al la ĉielo kaj pri la movo de supre—malsupren, de la ĉielo al la tero. Jen estas la movo de malsupre—supren: „Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kies pinto atingos la ĉielon!” Kaj jen estas la movo de supre—malsupren: „Tiam la Sinjoro malsuprenvenis por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la hominfanoj!”

Kaj kie tiuj du movoj kruciĝas, renkontiĝas Dio kaj la homo. Kaj se ni bone pripensas: Tio estas ja la enhavo de la tuta Sankta Skribo, ĝuste tiu renkontiĝo inter Dio kaj la homoj, ĝuste tiu fakto, ke la Sankta Dio krucigis la vojon de la homoj, la vojon de la tero kun ĝia historio kaj kun ĝia kulturo kaj kun ĉiuj ĝiaj movadoj.

Bone komprenu: Dio ne kronis, sed krucigis la komencadon de la homoj. Ĉiun komencadon, ĉiun movadon. Kaj kial nia speciala lingvo-movado, kial la Esperanto-Mondkongreso ne akceptu volonte tian kruciĝon? Feliĉo al ni, se ni volus halti antaŭ la Sinjoro, kiu renkontas nin ankaŭ sur nia vojo kiel la Sinjoro de supre, kiel la Sanktulo, kiu loĝas en lumo, kien neniu povas aliri! Kredu al mi! Kiu ekhaltas tie, tiu despli moviĝos, kiu tie sin humiligas, tiu altiĝos, kiu tie