Paĝo:Schmid - Kongresprediko, 1939.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KONGRESPREDIKO
de Pastro Schmid, St. Moritz, Svisujo.




Prediko pri Genezo 11: 1—9, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto 1939 en Bern, Svislando.






Teksto: Sed la tuta mondo havis unu lingvon kaj unu parolon. Kiam ili ekmarŝis en la oriento, ili trovis ebenon en la lando Ŝinar kaj ili ekloĝis tie. Kaj ili diris inter si: Nu bone, ni faru tegolojn kaj malmoligu ilin per brulo! Kaj la tegoloj servis al ili kiel ŝtonoj, kaj la asfalto servis al ili kiel mortero. Kaj ili diris: Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kiel pinto atingos la ĉielon; per tio ni volas konstrui al ni monumenton, por ke ni ne disiĝu en la tutan mondon. Tiam la Sinjoro malsuprenvenis por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la hominfanoj. Kaj la Sinjoro diris: Vidu, ili estas unu popolo kaj ili ĉiuj havas unu lingvon. Kaj tio estas nur la komenco de ilia agado. De nun nenio plu estos malebla al ili, kion ajn ili intencas fari. Ek, Ni malsupreniru