Paĝo:Schulhof, Hankel - Kion la vivo alportis, 1911.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]
MANIO PLIBONIGOZA AKUTA.
(LAT.)
MOTO: .......... Tiam en la kapon
kuraĝa pens’ al mi subite venis…
(El „Hamleto“.)


Ne povinta lastan nokton
eĉ nur unu horon dormi,
mi pripensis, ĉu mi povus
nian lingvon trareformi.

Anstataŭi la finiĝojn
kaj aldoni novan kazon
kaj starigi nian lingvon
tute sur logikan bazon.