Saltu al enhavo

Paĝo:Schulhof - Per Espero al Despero, 1911.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA REVIVIĜO


Mi jam estis sen la idealoj,
Ne ekzistis por mi jam la floro,
Eksekiĝis amo en la koro,
Min ne tuŝis kant’ de najtingaloj.

Mi nur vidis rapidantan sorton,
Nokton sen eliro kaj sen fino,
La fantomon, kun la kurba spino…
Insideme proksimantan morton.

Mi ne ploris, mi ne ĝojis plue,
Mi nur kantis unu melodion,