Paĝo:Schulhof - Per Espero al Despero, 1911.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la sorto tiun komedion
kun mi finu, kiel eble frue.

Sed subite, kiel el la dormo
mi vekiĝis tute elŝanĝita
kaj la mondo de mi forlasita
aperis al mi en nova formo!

Granda suno brilis sur lazuro
Kaj estiĝis ĉie lum’ kaj varmo
Kaj en branĉoj kant’ de l’ birda svarmo
Sonis kiel ia uverturo.

Tuj mi sentis, kiel stranga flamo
Disverŝiĝas en la pala vango
Kaj en mia koro densa sango
Brilis kiel iam dum la amo.

Odorplena spiris la aero
Kaj el ĉiu plej kaŝita niĉo
Ekridetis al mi la feliĉo,
Nova vivo, plena je espero.