Paĝo:Schulhof - Per Espero al Despero, 1911.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bruas vento furioza,
konvulsias ŝip’ kaj velo.
Granda maro ondiĝinta
kun la nokto kunmiksita
- malproksima nia celo.

Tremas, krakas nia ŝipo,
masto ĝemas en la vento
Sang’ en korpo malvarmiĝas,
vort’ en buŝo silentiĝas,
koron premas antaŭsento.