Paĝo:Schulhof - Per Espero al Despero, 1911.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉie ĝemo, plendo, timo.
Nur la homo sur la ponto
firme, kiel ensorĉite,
tondron, pluvon, ĉion spite
vagas en la horizonto.

Vagas en al horizonto,
sed ne trovas sian celon.
En ribel’ de l’ elemento,
en la pereiga vento
perdis sian verda stelon.

Ĉu vi konas verdan stelon,
tiun stelon de l’idaro?
Naskis ĝin la oriento,
ekbrilis en okcidento,
en Bulonjo sur la maro.

Kia estas verda stelo?
Malgrandeta kiel lento,
sed se lumo ĝia brilas,
tuj glacioj malaperas
kaj varmiĝas kontinento.