Paĝo:Schulhof - Per Espero al Despero, 1911.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nur kriegu, brua maro,
vana via granda forto!
En malgranda luma lento,
kiun naskis l’oriento,
bazas nia kor’ kaj sorto.

Verda stelo, — mova forto,
ho, aperu en la nubo!
Lumu en la krizmomento,
masto ĝemas en la vento,
malfermiĝas nigra subo.

28./VIII.