Paĝo:Seippel - Adèle Kamm, 1914, De Saussure.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de negho, cashas la hotelojn. Movas nenio. Bruas nenio. Ciel emoçiiga estas tiu profunda silento de la blanca soleço! Chio estas transfigurita per la mirinda montara vintro. Reghan soleneçon en sia ermena mantelo aciras la unuformaj suproj de Chaussy caj Chamossaire, tiel caraj al la fraùlinaj pensionoj. Crute clinita, la valo declivighas ghis la Rodana ebenazho, cie traruladas la Simplonaj vagonaroj, sola montro de la febra vivo de l’tiea agadanta homaro. Sed ne tie ripozas la rigardo. Ghi çelas chiam pli foren, al la glora piramido de la « Dent du Midi » (Sud-Dento), chefverco de la Romanda montaro. De Leysin ghi prezentas sin oblicve, en sia plena majesto. Ghi imponas per siaj clasicaj proporçioj. Neniam oni laçighas, admiri cun cia maltimo ghi starigas ghis la chielo siajn « sep misticajn sagojn »[1], apogitajn sur masiva fundamento. Dum du vintroj Adèle Kamm, vundita en sia carno, admiradis tiun senrivalan montegon, ciu shajnas farita, por adresi al la senfortighantaj animoj alvocon al heroeço caj al freneza aspiro por idealo.

Caj antaù shi, restadis tie Henrico Warnery.

  1. Henri Warnery. Sur la Alpo.