Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aliaj virinoj, aparte elstaras Eliŝka Krásnohorská, aŭtorino de tekstoj de kelkaj operoj komponitaj de Bedřich Smetana: La kiso, La sekreto, La diabla roko.

Laŭ ĉeĥoslovakaj leĝoj, la virino havas nepre la samajn rajtojn kiel viro, kvankam la praktiko kelkfoje iomete lamas. Nu, defendi la rajtojn, tio jam dependas de spriteco kaj energio de ĉiu unuopulino.

Kiel pruvon de nepre egalaj rajtoj oni eble povas rigardi ankaŭ tion, ke edzino ne devas akcepti la familian nomon de sia edzo, ja eĉ li povas akcepti nomon ŝian, se la lia ne plaĉas.


FEMINISMA RECEPTO

Kio estas feminisma recepto? En SkE n-ro 13 (p. 9) mi diskutis tiun demandon, kaj atingis jenan konkludon:

“Se oni supozas, ke ambaŭ gepatroj laboras ekster la hejmo, kaj revenas lacaj, sen multa emo ekfari komplikan manĝon, ĝi certe devus esti io rapide preparebla, sen tro granda laboro. Tamen, oni ne volas ĉiuvespere manĝi frostigitan aŭ elskatoligitan manĝon. Do, ĝi devus samtempe enhavi