bonajn, freŝajn ingrediencojn. Kaj prefere ĝi ne postulu tro da lavendaj kaseroloj kaj teleroj.”
De Sibayama [ŝibajama] Noriko en Japanujo, mi ricevis la sekvantan recepton, kiu strebas plenumi tiujn kondiĉojn. Ŝia solvo estas manĝaĵo, kiun oni povas prepari anticipe kaj poste revarmigi. Tamen, mi suspektas, ke por multaj laborantaj paroj, ŝia propono postulus tro longan preparadon (kvankam ja temas pri tempo donita dum la antaŭa vespero), do mi ankoraŭ invitas aliajn legantojn sendi siajn “feminismajn receptojn”.
MIKSPOTA RIZAJO
Mi prezentas popularan rizaĵon en Japanujo. Ingrediencoj diferencas laŭ familioj. La ĉi-suban mi fojfoje kuiras precipe kiam mi antaŭvidas, ke mi ne havos sufiĉan tempon por kuiri, ekzemple kiam mi bonvenigos eksterlanda(j)n esperantisto(j)n en mia hejmo. Se mi antaŭe kuiras la manĝaĵon, mi povas konservi ĝin en fridujo kaj revarmigi tuj antaŭ la manĝo.
Kvantoj por 6-7 personoj:
500 g da rizo
100 g da karotoj
100 g da lapo
50 g da fungoj
50 g da konjakuo (koagulita amelo de amorfofalo)
50 g da fritita tohuo
300 g da tinuso en ladskatolo
2 supkuleroj da sakeo
300 g da spinaco
Kelkaj ovoj
Vinagrita zingibro
100 g da ginkofruktoj en ladskatolo aŭ freŝaj boligitaj)