Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Mi rimarkas tion ankaŭ em netradiciaj rakontoj, inkluzive de tiuj eldonataj de Fremdlingva Eldonejo en Pekino.) La tri porkidoj ekzemple, estas ĉiuj viraj, kiel ankaŭ la malbona lupo kiu volas manĝi ilin. Simila, sed malpli konata, rakonto, temas pri La tri virkaproj, kiuj sukcesas eskapi de la terura (vir)trolo. Dum la rakontado, estas simpla afero inigi unu aŭ

du el la tri porkidoj, dum mia kvar-jara filo mem insistas, ke la mezgranda virkapro evidente devas esti Panjo.

En La tri ursoj aliflanke, rolas Urso Paĉjo, Urso Panjo kaj Ursido, por ne mencii la malican knabinon, Orbuklulino. Ĝenerale, la seksismo troviĝas ne en la rakonto mem, sed en la ilustraĵoj. La plej ŝatata matenmanĝaĵo de la tri ursoj (almenaŭ laŭ la angla versio) estas avenkaĉo. Kaj divenu, kiun ni vidas ĉe la kuirforno?

Kie inaj bestoj aperas, ili kutime havas specife “virinan” trajton. La ĉefa virto de la kokino en Ruza vulpo kaj la ruĝa kokineto estas ŝia bona dommastrumado. Ŝia bele ordigita domo estas favore komparata al la kaduka kabanaĉo de s-ro Vulpo. (Kiel sola viro, kompreneble, li ne kapablas mem ordigi sian hejmon.) Kiam la vulpo kaptas ŝin kaj metas ŝin en sakon, ŝi eskapas, ĉar ŝi ĉiam portas tondileton, kudrilon kaj fadenon en la poŝo de sia antaŭtuko. Dum la vulpo dormas, ŝi tondas truon en la sakon, kaj antaŭ ol eskapi, enmetas grandan ŝtonon kaj reflikas la truon.

Krom la bona dommastrumado, la plej grava eco de virino, laŭ tiuj rakontoj, estas ŝia beleco. Beleco ludas centran rolon en la rakonto de Neĝblankulino. Antaŭ ol ŝi naskiĝas, ŝia patrino deziras, ke ŝia haŭto estu blanka kiel neĝo, ŝiaj lipoj ruĝaj kiel sango, kaj ŝiaj haroj nigraj kiel