Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venena pomo falas el ŝia buŝo, kaj ŝi reviviĝas. Tuj la princo petas ŝin edziniĝi kun li.

La bela dormantino, aliflanke, dormas dum cent jaroj pro fisorĉo de la malbona feino, ĝis finfine princo alvenas kaj, enamiĝinte al ŝi pro ŝia beleco, vekas ŝin per kiso.

Ambaŭ fabeloj finiĝas per la sama ideo: la princino kiu kuŝas pala kaj senmova kiel mortinto ĝis venas la princo. Ŝajnas, ke tiuj princinoj estas plej perfektaj dum ili kuŝas absolute pasivaj, atendante nur la tuŝon de la

princo por reviviĝi. Por la verkintoj de tiuj fabeloj, kaj por ĉiuj ilustristoj, tiu estas la kulmina momento.

Pasiveco estas ankaŭ la ĉefa karakterizaĵo de Cindrulino; pro kiu alia kialo ŝi permesus al siaj familianoj tiom mistrakti ŝin? Ŝiaj vicfratinoj kaj vicpatrino devigas ŝin fari ĉiujn domtaskojn, vesti sin per ĉifonoj kaj dormi sur pajlo. La verkisto donis al ŝi ĉiujn virtojn, kiujn oni tiutempe pleje admiris en virinoj: belecon, obeemon, mildecon, humilecon, pasivecon kaj, kompreneble, pretecon fari ĉiujn domtaskojn sen plendi. La historio ne informas nin pri kio babilis Cindrulino kun la princo dum ili