Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar jen mia vivsperto diverĝas de la normo. Mi posedas la biologian kapablon fariĝi patro - sed mi ne uzas tiun kapablon. Nome, mi estas samseksemulo. Miaj rilatoj kun inoj povas esti amikaj, eĉ amaj - sed ne amoraj. Mia amanto estas viro; kaj niaj rilatoj estas same tiel amaj, same tiel intimaj, kiel la rilatoj de la plej feliĉa gea paro. Sed ŝajnas iom neprobable, ke ni naskos infanon!

Tio funde influas niajn rilatojn. Kiam viro kaj ino geedziĝas (aŭ geiĝas sen formala edzeco), ili senpripense alprenas rolojn. Tiujn rolojn difinas la socio, kaj ili varias de unu socio al alia. En mia regiono, la viro havas rolon de pangajnanto, la ino tiun de mastrumadisto. Konsentite, ke nuntempe la ino ofte devas ankaŭ pangajni; sed tio ne ofte rezultigas, ke la viro partoprenu la mastrumadajn taskojn, ĉar la socie fiksitaj roloj ne facile modifiĝas.

Sed kiam Brian [brajan] kaj mi decidis kunigi niajn vivojn, ni disponis pri neniaj socie aprobataj roldifinoj. Kiu estu la mastrumadisto, kaj kiu la pangajnanto? Kiu faru la decidojn? Kiu estu familiestro? Alivorte, kiu “portu la pantalonon”?

Inter du pantalonportantoj, du barbuloj, du viroj, tio povus esti tikla demando. Sed en la praktiko ni solvis ĝin tre facile. Ni grade evoluigis rolsistemon, kiu respondis al niaj individuaj bezonoj kaj personecoj. Brian ĝuas kuiradon: nu bone, li kuiras iom pli ofte ol mi, kaj mi lavas la telerojn. Sed kiam li estas profesie okupata, mi kuiras - malpli spontanee, malpli verve, malpli kreive, tamen volonte kaj adekvate. Aliflanke, mi pli spertas pri butikumado; do mi kutime faras la aĉetojn, sed ankaŭ li prizorgas tion se miaj profesiaj taskoj alkatenas min al la komputilo.

Kaj kion pri niaj seksaj roloj? Kiu estas la “viro”, kaj kiu la “ino”? Nu, mi ne volas detale priskribi niajn intimajn rilatojn: mi diru nur, ke nia seksumado varias laŭ bontrovo kaj humoro, kaj ke ni ne imitas la fiksitajn rolojn de geaj paroj. Ni trovas multajn rimedojn por esprimi nian kunan amon, sen granda fanfarono pri kiu faras kion al kiu per kio...

Krom la seksaj roloj kaj la asignado de domaj taskoj, leviĝas ankaŭ la demando, kiu estas la familiestro? Kiu faras la gravajn decidojn? La respondo estas simpla: ni faras la decidojn kune, laŭ interkonsento kaj kompromiso. Nu, kompreneble ofte okazas, ke unu el ni havas pli fortajn sentojn pri iu temo, aŭ estas pli sperta pri ĝi: tiukaze la alia kutime cedas. Ekzemple, mi estas pli sperta pri monaj aferoj, do Brian lasas al mi la rilatojn kun la banko. Sed Brian estas pli informita pri ĝardenumado, do