Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi akceptas lian gvidon pri tiu fako.

Eksterulo eble rigardus min la estro, ĉar mia personeco estas pli truda, pli emfaza, dum Brian ne estas decidema homo. Sed tio estus supraĵa impreso: fakte, mi tre estimas la saĝon kaj inteligenton de Brian; do mi bremsas mian trudemon kaj aŭskultas lian konsilon. Tiel niaj decidoj estas efektive kunaj; kaj ju pli ni kune vivas, des pli ni komprenas unu alian. En la praktiko, ni ofte eĉ ne bezonas diskuti, ĉar ni sendiskute venas al la sama opinio.

Mi povas honeste diri, ke - en dek du jaroj da feliĉa kunestado - ni eĉ ne unu fojon spertis malkonsenton pri grava afero, kaj ni neniam havis akran disputon pri io ajn. Eble tio ŝajnas surpriza, sed kial? Finfine, ni amas unu alian; kaj oni ne volas batali kun amato. Do ni ĉiam trovas aman kompromison.

Kelkaj amikoj supozas, ke nia kuneco estas iasence sterila, ĉar ni malhavas la eblon naski familion, kaj ke en nia maljunaĝo ni estos solecaj pro manko de gefiloj kaj genepoj. Sed ankaŭ multaj geaj paroj malhavas gefilojn, jen pro malkapablo kaj jen pro persona prefero: ĉu iliaj vivoj estas tial sterilaj? Fakte ni ne sentas ian mankon: ni havas plurajn genevojn, kaj ni plene ĝuas nian onklan rolon.

Ĉu nia sperto estas nura kuriozaĵo, eble intereseta por psikologo aŭ sociologo, sed ne por la plejmulto de la homoj, kiuj serĉas sian vivkunulon en la alia sekso? Mi kredas, ke ne. Ni ne estas unikaj: ekzistas milionoj da samseksemaj viroj kaj inoj ĉie en la mondo - eble dekono de la homaro! Preskaŭ ĉie la sociaj moroj malaprobas ilin, kaj donas al ili neniajn gvidon kaj apogon; do ili devas krei sian propran vivmanieron. Kaj ofte ili kreas kunan vivon tre sukcesan, malgraŭ ĉiaj obstakloj.

Kontraste, la socio ĉie aprobas gean pariĝon, kaj donas multan apogon al geparoj. Geedziĝo estas festene celebrata; la ŝtato helpas kaj apogas geparojn, kaj donas ĉiajn instigojn por sukcesigi la familion; kaj la socio donas al la aro pretajn rolojn kaj konvenciojn por faciligi glatan kunvivadon.

Kaj tamen, se mi komparas la feliĉon de miaj geedzaj amikoj kaj najbaroj kun mia feliĉo kun Brian, mi devas konstati, ke preskaŭ neniu el ili ŝajnas same tiel feliĉaj, kiel ni. Ili kvereladas. Ili miskomprenas unu alan. Ili ne egale dividas la taskojn. Multrilate iliaj vivoj restas disaj - la viroj ofte ŝajnas pli kontentaj kun siaj viraj amikoj, ol kun siaj edzinoj.