Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Foje mi demandas al mi, ĉu miaj aliseksemaj viraj konatoj fakte ĝuas la amikecon de inoj, aŭ ĉu ili simple amas inajn korpojn,

La socio ne aprobas la kunvivadon de Brian kaj mi, kaj ĝi donas al ni neniajn gvidadon kaj apogon. Tial ni devis trapensi niajn rolojn, kaj tajlori vivmanieron precize taŭgan por niaj du individuaj personecoj. Apenaŭ surprize do, ke nia vivmaniero montriĝis elstare sukcesa, ĉar ĝi precize respondas al niaj bezonoj.

Ĉu povus esti, ke geaj paroj trafus pli da feliĉo kaj da interkompreno, se ankaŭ ili devus trapensi siajn rolojn kaj ĉizi propran vivmanieron, anstataŭ akcepti pretan, socie difinitan rolaron? Ĉu eble la inoj pli facile modifus sian rolon en la familio, se la socio donus al ili malpli da “helpo” kaj “apogo” por alpreni sian tradician rolon?

Mi levas la demandon kiel eksterulo: nur aliseksemuloj povas respondi ĝin. Sed ili ne ignoru la sperton de Brian kaj mi, kaj de la milionoj da samseksemuloj tra la mondo. Ni pruvas, ke feliĉa kunvivo eblas sen la helpo de sociaj normoj. Imagu - dek du jaroj sen eĉ unu kverelo! Ĉu tio estas rekordo?

Dermod Quirke [kverk], Britujo



Seksa diskriminacio ĉe la ŝaktabulo

Bernard Golden, Hungarujo

Lastatempe juna hungarino akiris famon sur du specialaj interes-terenoj: ŝakludado kaj lingvoscio. La Esperanto-periodaĵoj en Hungario, kompreneble, raportis pri ŝia scio de Esperanto, dum la eksterlanda gazetaro emfazis, ke ŝi bone posedas la anglan lingvon. Tamen, ĉiuj aklamis ŝin pro ŝia lerteco ĉe la ŝaktabulo.

Ŝi nomiĝas Zsuzsa (= Suzana) Polgár, loĝas en Budapeŝto, estas 17-jara kaj frekventas la gimnazion. Tiu miregindulino komencis okupiĝi pri: ŝakludado kiel kvarjarulino. Kelkajn monatojn post la eklerno de la bazaj reguloj, Suzana venkis ĉiujn kontraŭulojn en la budapeŝtaj ĉampionludoj por infanoj sub 11 jaroj. Je la aĝo de 10 jaroj ŝi fariĝis virina majstro. La sekvan jaron ŝi estis la venkinta ĉampiono de la sub-16-jaruloj.

Baldaŭ ŝi komencis partopreni en internaciaj ŝakkonkursoj. En Bulgario, kiel la sola ina konkuranto, ŝi superis ĉiujn en turniro, Tiam ŝi havis nur