Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aŭgusto 1987.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni pli multe ploris pro la morto de la nura bovino ol pro la morto de maljuna nelaborkapabla onklino. La morto de la bovino signifis, ke ne plu estos lakto por la infanoj, ne plu estos fromaĝo por la plenkreskuloj, parto de la grenrikolto estos antaŭelspezita por aranĝi la plugadon pere de alies bovinoj, ktp.

La morto de maljuna onklino (krom la bedaŭro kaj la homa solidareco) signifis, ke estos unu malplia neproduktanta manĝanto, do la situacio nete pliboniĝos. Kial oni devus esti pli malkontenta pro pliboniĝo de la situacio?

Konata ŝerca, bonaŭgura frazo al malsanulo estis: “Iu azeno de iu malriĉulo!” alivorte, “Ne vi mortos, pli verŝajne mortos iu azeno de iu malriĉulo!”

Valoro de virinoj

Virinoj havis sian precizan rolon. Unuflanke ĉiuj opiniis, ke virinoj estas malpli valoraj ol viroj. Tio estis tute natura. Virinoj ne havas la fizikan forton necesan por la plej pezaj laboroj (stirado de plugilo aŭ de bovoj, profunda pioĉado de la grundo, ktp.), kaj ĉiukaze ili ne povus fari tiajn laborojn dum gravedeco kaj tuj post nasko.

Do, en socio kie fizika forto estas unu el la plej gravaj laborrimedoj (traktoroj kaj aliaj maŝinoj estas io moderna), tiu, kiu ne havas ĝin aŭ ne povas uzi ĝin, evidente valoras malpli. Ĉu vi elektus prezidanto de TEJO iun, kiu ne parolas Esperanton?

Aliflanke virinoj valoris multe, ĉar ili tenis la monopolon pri la produktado de gefiloj, kaj precipe de la tre valoraj filoj.

Pro tio ke homo sen gefiloj estis kondamnita je malsatmorto en maljuneco (ne ekzistis pensioj, asekuroj aŭ maljunulaj hejmoj), nenio estis pli terura, kaj socie malaprobata, ol la situacio de needziĝinta viro aŭ de paro sen-ida.

Sed infanojn oni devis ne nur naski. Oni devis ankaŭ varti ilin, almenaŭ ĝis ses jaroj, kiam ili povis komenci labori por produkti parton de tio, kion ili manĝis. El tio, kaj el la neceso naski multajn infanojn (duono aŭ triono de ili mortis pro infanmalsanoj), devenas la unika graveco de italaj patrinoj. Oni ja scias ke la itala socio estas patrin-centra. Oni rajtas cinike piedtreti ĉion plej noblan: religion, ideologion, la papon kaj la reĝon, sed oni ne rajtas ĉi tie kritiketi sian aŭ alies patrinon.