Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

strukturon de la Komuna Merkato, sen diskriminacio. Substrekante la neceson de egaleco mi alvenis ĉe frazo de mia manuskripto, en kiu pronomo por la ĝenerala homnocio “lingva neŭtralisto” estis bezonata. Laŭ la kutimoj de multaj eŭropaj lingvoj tio devus estis “li”. Sed verkante pri temo ligita al samrajteco, enprofundiĝinte en la etoson de egaleco (kaj iel sub la memoroj de la ĵus finiĝinta UN-jara de la virino) mi sentis la neadekvatecon de tiu identigo: homo ĝenerale = li.

Meditante pri sendiskriminacia eliro mi konsultis Plenan Ilustritan Vortaron kaj tie trovis, ke ĝi uziĝas tute korekte kiel triapersona pronomo, se temas pri “estulo, kies sekson oni ne bezonas precizigi”. Tio estas sama klarigo kiel tiu de Zamenhof mem en liaj Lingvaj Respondoj (n-ro 91: “Kiam ni parolis pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomo ‘ĝi’ …, kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava …”). Do en la teksto de mia festprelego mi uzis tiuloke ĝi. En la aŭtuno de la sama jaro mi verkis la antaŭparolon por la jarlibro 1977, kaj en ĝi mi uzis nur la pronomon ĝi, kiam temis pri homo. La legantoj de tiu ĉi artikoleto bonvolu relegi tiun tekston.

Post la pretigo de mia festprelego mi eksciis, ke prof. Jonathan Pool en sia ISU-prelego dum la sama Universala Kongreso uzis kiel senseksan pronomon de la tria persono en singularo zi. En decembro 1976 Ole Hagemann proponis en la dana Esperanto-revuo Eĥo la formon ri. Kiam mi diskutis kun kolegoj la problemon, iu diris, ke li por ambaŭ seksoj iĝis tiel kutima, ke ĝi konservu tiun funkcion kaj ke por virseksa pronomo iu nova vorteto estu enkondukita. Prezentiĝis do kiel senseksaj pronomoj 1) ĝi, 2) zi, 3) ri kaj 4) li.

La tuta demando reakiris gravecon, kiam la nova statuto de UEA venis en sian finan stadion. Laŭ la malnova statuto de UEA el la jaro 1947 prezidanto estas “li” same kiel ĝenerala sekretario — kaj eĉ delegito montras ĝeneralan virsekson. Diskutoj en la Komitato pri la lingvaĵo de la statutprojekto evidentigis, ke eĉ la Zamenhofe pravigita ĝi ne estus akceptebla, i.a. ĉar la sento estis forta, ke la uzo de li por funkciulo kompreneble virseksa kaj esceptokaze tamen ankaŭ ina estas io tute natura. La minimumo