Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Aprilo 1980.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

atingebla estis la propono, ke la redakta komisiono pri la nova statuto evitu “pronomojn limigitajn al unu sekso”. Kiam la Komitato voĉdonis pri sendiskriminacia lingvaĵo en la statuto, por tio estis 31 komitatanoj, 7 estis kontraŭ kaj 8 sindetenis. Lerte la redakta komisiono poste ĉirkaŭiris la pronoman problemon per preskaŭ kompleta ellaso de pronomoj kun ripetoj de la koncernaj substantivoj. La legantoj de tiu ĉi artikoleto bonvolu mem legi la tekston de la nova statuto de UEA.

Eduki la homojn al sendiskriminacia lingvouzo evidente estas terure malfacila tasko. Feliĉe ni traktas tion inter esperantistoj, kiuj jam estas konsciaj pri la ekzisto de diskriminacioj pro la lingva demando, kiu ŝarĝas ilin. Kiam iuj nun strebas forigi la seksisman lingvouzon, ili faru tion decide, sed sen krei per tio plian problemon. La uzo de ĝi estas Zamenhofa kaj aprobita de PIV. Nova vorteto per senseksa triapersona pronomo estus nur neologismo, kaj la esperantistoj estas plene rajtigitaj tiujn enkonduki en kazo de bezono, sen tuŝi la Fundamenton per tio. Sed pro la premo de la kutimoj la enkonduko de nova pronomo estas apenaŭ ebla, dum Zamenhofa apliko de ekzistanta pronomo estus iomete pli facile altrudebla al la esperantistoj. Duoble ŝarĝi unu pronomon, ĝi, per du sencoj estus ĝene kaj povus rezultigi ambiguon. Sed tiu ioma komplikaĵo devas postrangi al la neceso enkonduki rapide akcepteblam triapersonan pronomuzon.

La seksisma pronomo ne estas io izolita. Paralela problemo estas la kutimo de la esperantistoj ĝenerale preskaŭ ĉiam diferencigi inter viroj kaj virinoj per senĉesa uzo de la sufikso -ino, tiel substrekante, ke la sama radiko, sed sen la sufikso -ino, signas nur viron. Nur pro tio oni komprenas, aŭdinte la vorton “prezidanto”, ke temas ja pri viro, kun virinoj en tiu pozicio kiel esceptoj. La nuna lingvouzo estas kontraŭfundamenta! La legantoj bonvolu mem relegi en la Fundamento signifojn de la sufiksoj kaj de la gramatikaj finaĵoj. Ili ĉiuj estas sensekse difinitaj, ekz. per “persono kiu …” Ofte oni aŭdas, ĉefe inter junuloj, la uzon de la sufikso -ulo por viroj. Tio estas la sama aroganteco kial uzi la vorton “homo” kaj celi nur virojn. Estas ja gaje konstrui la vortoparon “ulo kaj ino” (ambaŭ nur sufiksoj), sed tiu lingvouzo estas seksisma kaj