Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas jam virinoj - ne nur korpe, sed ankaŭ laŭ interesoj kaj emocioj -, sed baldaŭ tiu diferenco niveliĝas. Ĝenerale tamen knabinoj (ofte iom malpli petolemaj, pli akurataj) pli aktive partoprenas laboron de fakrondoj kaj plenumas diversajn eksterklasajn taskojn.

Dum la lastaj lernojaroj oni ĉiam pli parolas pri elekto de profesio. Ankaŭ tiurilate la eblecoj dependas de la interesoj de ĉiu aparta lernanto. En nia familio estas nur tri fratinoj. Mi, la plej aĝa, elektis biologion, kiu min jam de infanaĝo tre interesis, kaj laboras nun en sciencesplora instituto. La dua post mezlernejo eklaboris kaj daŭrigis studadon en vespera fako de arta instituto. Ŝi fariĝis artistino, specialisto pri interna arkitekturo. La tria forlasis mezlernejon, kiam grave malsaniĝis nia patrino, kiu sola nin prizorgis, kaj akiris profesion en teknika faklernejo. Ŝi laboras kiel elektromekanikisto en televida centro. Ĝenerale mi ne povas imagi, ke post la lernejaj jaroj junulinoj dezirus ne ellerni iun profesion, kvankam kompreneble, stipendioj en faklernejoj, institutoj, universitatoj kutime ne egalas al salajro.

Por eniri iun specialan aŭ superan lernejon kiel regulo necesas ekzameniĝi. Dum enkonduk-ekzamenoj oni konsideras nur poentojn; neniun profesoron interesas la sekso de la kandidatoj. Ankaŭ post la studado, kiam temas pri distribuado de laborlokoj, gravas nur personaj kapabloj kaj laboremo de la studentoj. Ordinare oni bezonas pli da specialistoj ol troviĝas kandidatoj. Tial dum la lasta lernojaro oni vicigas studentojn laŭ iliaj poentoj. La plej sukcesa finanto rajtas kiel unua elekti plaĉan laborlokon el la listo de vakaj oficoj, laŭvice sekvas malpli bonaj lernantoj. Samtempe kun mi finstudis ĉe la biologia fako de la universitato ankaŭ 14 junulinoj kaj 5 junuloj. El la lastaj unu okupis la trian lokon en la vico, ankaŭ la dua estis sufiĉe sukcesa, sed la ceteraj tri restis preskaŭ lastaj.

Ankaŭ poste diferencoj ne eblas. Salajroj estas leĝe fiksitaj laŭ postenoj, ne laŭ personoj. Se por iu vaka posteno kandidatiĝas pli ol unu persono, ekfunkcias speciala konkursa komisiono, kiu decidas la problemon laŭ la rezultoj de la antaŭa laboro aŭ studado. En nia sciencesplora instituto du trionoj el la scienculoj estas virinoj. Virino ankaŭ estas la unua kaj momente sola doktoro en nia laboratorio.

Laŭ la oficiala statistiko, kaj en industrio kaj en agrikulturo virinoj havas pli altajn kvalifikojn ol viroj. Tiu laboro pli kontentigas; ĝi estas fizike pli facila, pli pura.

Lembe Laanest


- 10 -