Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estona SSR

Dum la kongreso en Lucerno mi ricevis multajn interesajn materialojn pri Svislando. Laŭ ili ĝi ŝajnas unu el la plej progresemaj ŝtatoj. Tamen min mirigis ekzisto de kelkaj problemoj, ligitaj kun la situacio de virinoj. Precipe pensigis min la plendoj pri diferencoj inter la edukado de knaboj kaj knabinoj, pri malfacilaĵoj ligitaj kun elekto kaj akiro de profesio, pri la fakto, ke 40% de laborantaj svisaj virinoj ne havas profesian kvalifikon. Estis malfacile kompreni, ĉu la situacio dependas de la hejma atmosfero (do la gepatroj mem kulpas, ke knabinoj interesiĝas nur pri hejmo kaj infanoj), aŭ ĉu vere mankas eblecoj por lerni en mezlernejoj, faklernejoj, universitatoj. Espereble la virina novaĵletero spegulos inter aliaj problemoj ankaŭ la edukajn demandojn en diversaj landoj. Por ilustri, kial estas malfacile orientiĝi en la problemo, mi penas priskribi la situacion ĉe ni en Sovetunio.

Psikologoj asertas, ke edukado komenciĝas tuj post nasko de la infano. Do mi devas konfesi, ke tamen iu diferenco inter edukado de filoj kaj filinoj ekzistas: jam malgrandaj knaboj scias, ke ili estas viroj kaj devas grandanime pardoni ĉiun malagrablaĵon kaŭzitan de la fratinoj, kiuj siaflanke ordinare eĉ tro bone scias, ke ili kiel virinoj devas havi privilegiojn. Ceteraj nuancoj de hejma edukado dependas jam de ĉiu aparta familio. Ordinare oni penas instrui al knaboj ankaŭ "knabinajn" laborojn: ili scipovu mem alkudri butonon, kuiri kaĉon aŭ zorgi pri malgranda frateto, kaj kial knabino ne scipovu mem ripari difektiĝintan gladilon? Vidante, ke la patro faras pli malfacilajn hejmajn laborojn kaj ankaŭ alie ĉiam helpas, geknaboj same faras ĉion laŭbezone. En la ĵus aperinta septembra numero de nia estona respublika virina revuo estas resumitaj statistikaj demandaroj. 8 el 10 patroj postulas, ke la geknaboj tute egale faru hejmajn laborojn, unu restas sindetena kaj nur unu trovas, ke oni specialigu la laborojn. El la patrinoj, por la egala divido de taskoj estas 9 el 10.

Diferencoj en lerneja programo koncernas nur lecionojn de manlaboro (apartaj lecionoj ekde la 4a klaso) kaj gimnastiko (de la 5a klaso). Tamen mia fratino, ekzemple, petis permeson manlabori en la knaba grupo de sia klaso kaj kun ili pretigis meblon, diversajn hejmajn ilojn, prilaboris lignon kaj metalon. Nenie ekzistas apartaj klasoj por knabinoj kaj knaboj; ankaŭ en la multaj fakrondoj ĉiuj laboras kune. Mi mem dum lernejaj jaroj partoprenis laboron de teatra, kemia kaj radioamatora rondoj. Laŭ la aserto de iuj instruistoj, pro la ĝenerala akcelado ekzistas aĝo (12-13 jaroj), kiam la knaboj restas ankoraŭ infanoj, dum la knabinoj


- 9 -