Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Hinda Unio

La jena letero alvenis antaŭ la apero de la provnumero de SkE. Ĝi do ne reprezentas reagon al la artikolo en tiu numero pri virinoj en Hinda Unio, sed pli guste, suplementon al ĝi.

Estas interese kaj surprize rimarki, ke en la pratempo la stato de la virinoj en Hindujo estis mirinde libera. Knabinoj studis sanskriton kaj diversajn artojn kune kun knaboj de la sesa ĝis la dudek-unua jaro aŭ pli longe. Krome, la fraŭlino povis elekti sian edzon.

Poste venis la atako kontraŭ Hindujo fare de la islamanoj. Ili forprenis la hinduajn virinojn. Por solvi tiun gravan problemon, t.e. por protekti la virinojn, la hinduoj faris neskribitan leĝon, laŭ kiu la hinduaj virinoj ne eliru la hejmon, kaj se tamen ili devas eliri, necesas kovri la kapon kaj vizaĝon per vualo, por ke ilia beleco estu kaŝata kontraŭ avidaj okuloj! Tiutempe instruado al virinoj estis malpermesata kaj la geedziĝoj estis aranĝataj de la gepatroj. Tiel la virinoj fariĝis tute dependaj de la viroj. Kompreneble la tiama stato de la virinoj en Hindujo estis tre priplendinda.

Post la islamanoj venis la britoj. Ili permesis instruadon al ambaŭ seksoj. Iom post iom la hinduaj virinoj eliris el siaj konkoj. Ili fariĝis egalrajtaj al la viroj. Nuntempe troviĝas virinoj, kiuj profesie laboras kiel kuracisto, inĝeniero, advokato, juĝisto, administristo ktp. Kelkaj virinoj jam akiris permesilon por gvidi aviadilon kaj glisilon, sed ili ne rajtas deĵori profesie. Ankoraŭ ne estas permesate al ili gvidi trajnon aŭ aŭtobuson!

La nuntempa edukado, kiun ni heredis de la brita regado, taŭgas ĉefe por oficistoj. Ĝi ne konvenas por la praktika, ĉiutaga vivo. Tial nia registaro konstatas la bezonon ŝanĝi la modelon de la edukado. Ĝi devas esti pli praktika kaj ebligi, ke oni profesie okupu sin sendepende de la registaro, kiu ne povas doni ŝtatan oficon al ĉiu, ĉar jam tre multe da viroj kaj virinoj akiris ŝtatofican diplomon.

S-ino Saranath


- 8 -