Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tra la mondo

Unue mi devas klarigi al vi, ke mi ne estas denaska brazilanino, sed mi edziniĝis al brazilano antaŭ 18 jaroj. Tamen mi eble pli bone povas trarigardi la virinajn agadojn en la lando de "ekstere".

Volante kunlabori por la novaĵletero, mi kredas, ke estus interese prezenti (laŭ mia observo) la vivon de la virinoj en Brazilo. Ĉi tie la vorto "sekso" estas ankoraŭ malbone komprenata. Iom stranga estas mia aserto, se mi aldonos, ke preskaŭ ĉiu brazilanino volonte diras, ke ŝi volas edziniĝi kaj havi multajn gefilojn, sed la vorto "sekso" ne estas dirita. Ŝajnas, ke ili plantos la infanojn en ĝardenon.

La tiel nomata "familia" rondo estas ankoraŭ tre forta. Volonte la homoj grupiĝas kune kun la familianoj (kiuj ofte estas multnombraj). La virinoj klopodas havi grandan nombron da filoj. Aliflanke la amika rondo ekzistas nur hazarde. Estas tro da influo de la religio kaj ankaŭ de la familio.

Nur post la "revolucio" en 1964 iom ŝanĝiĝas la afero kaj la virinoj iom post iom eklaboras ekster la domo. Tio iĝis iaspeca modo. La leĝo pri la disiĝrajto alportis pli da libereco al la virino, sed la plejmulto ŝatas edziniĝi kaj flegi filojn.

Nuntempe la vorto "sekso" jam estas uzata, sed ankoraŭ iom timeme.

Maria Almada


- 7 -