Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sa pronomo. Jonathan Pool jam uzis zi, kaj mi sekvis lin en Liège. Mi volis uzi zi en artikolo por Heroldo, sed Heroldo ne akceptis la vorton, kaj uzis ĉiam la pluralon. Tio prokrastis la problemon, sed ne solvis ĝin.

Margrete Landmark, Norvegujo

Mi konsentas kun Emilija Lapenna, ke la plej malbona vojo montri sin egala al viroj estas imiti ilin en fumado, blasfemado, ktp. Sed mi trovas la ideon starigi virinan oratoran konkurson tute fantazia. En tiu sfero estus multe pli praktike elserĉi taŭgajn virinojn por prelegi en Internacia Somera Universitato, kaj pro la temo de diskriminacio mi tre esperas, ke oni tion faros en la venonta Universala Kongreso.

Nun pri komunseksa pronomo: mi konsentas, ke ĝi estas bezonata, tamen dubas, ĉu ĝi estus multege uzata. Mia unua, eble iom amuza, penso estis proponi ŝli (kombino de "ŝi" kaj "li"; cetere lŝi tute ne eblas!). Poste mi rimarkis, ke s-ro Hagemann postulis prefere duliteran vorton. Kiam oni konsideras la tutan alfabeton, ja ne estas multaj eblaj literoj, sed ri ŝajnas al mi tro artefarita, kaj havas la malavantaĝon, ke oni foje ne scius, ĉu japano aŭ ĉino diras "ri" aŭ "li". Mi preferus ti, precipe ĉar ĝi tre similas al "tiu", kiun oni jam uzas por eviti la pezan frazon "li aŭ ŝi". Ĉu iu konsentas kun mi?

Sybil V. Sly, Britujo

Ni atentigas, ke la propono ti, unuavide bona, tamen kaŭzus konfuzon alispecan. Ĝia posesiva formo kolizius kun la jam ekzistanta vorto "tia".

Kun intereso mi legis nian unuan novaĵleteron, sed bedaŭris la multajn erarojn. Ankaŭ en mia malgranda artikolo mankis duona frazo.

Irène Thomann-Baur, Svislando

Efektive ni preterlasis linion de la letero, kiu aperis sur p. 3 de la provnumero. La dua linio de la kvara alineo devis legiĝi: "... situacio de la virinoj socie kaj politike. Unu el la plej gravaj taskoj de la svisa virina agado estis la batalo por la virina voĉdonrajto ..." Ni pardonpetas pro la eraro. Sed vidu nian komenton en la enkonduko!

La plej grava principo estas: egala pago por egala laboro kaj egala laborkvanto. Tio estas realaĵo en Germana DR jam dum jardekoj. Ĉi tie "egalrajteco por virinoj" ne plu estas temo por diskutoj.

Paulo Boden, GDR

Ideeto, kiun eble vi povas disvolvigi, kvankam ĝi ne estas tute nova: ĝuste la forigo de la difino "fraŭlino". Aliaj proponis, ke

p.11


- 6 -