Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

klarigi ĝin. La virinoj en Nederlando gajnis la voĉdonrajton en 1922 (kaj viroj la ĝeneralan rajton nur en 1917). Ni nur povas supozi, ke ĝia apero rilatas al la nova ondo de intereso pri virinaj rajtoj.

La kuirejo kaj ne la simfonia orkestro estas la konvena laborloko por virinoj, opinias Herbert van Karajan. Tiu 71-jara orkestro-dirigento havis grandan sukceson en Ĉinujo, kie li koncertis plurfoje kun la Berlina Filharmonio. Dum intervjuo li respondis la demandon, kial ĉe li ne laboras inoj: "La sola, kiun ni dungis, estas malsana. Nuntempe oni ja opinias, ke la inoj povas ĉion. Sed fakte sufiĉas, ke ili scias bone kuiri. Se ili volas kunmuziki ĉe ni, ili devas esti pli kapablaj ol la viroj." La ĉina novaĵagentejo Hsinhuan konstatas, ke Karajan apenaŭ arde subtenas la emancipiĝon de la virinoj.

Britujo nun estas la unua lando en Eŭropo kun virina ĉefministro. Sed tio ne signifas, ke ĉiuj problemoj pri egalrajteco estas solvitaj. El la 635 britaj parlamentanoj, nur 19 estas virinoj, la plej malalta nombro de post 1951. El la 19, 8 (inkluzive la ĉefministron) apartenas al la reganta konservativa partio, kaj 11 al la ĉefa opozicia partio, la laborista.

Laŭ la opinio de parlamentanino Jill Knight, unu kialo de tio estas, ke en la periodo kiam ili havas junajn infanojn, la plimulto da politikistinoj ne estas liberaj vojaĝi tra la lando farante paroladojn, kiel faras aspirantaj viraj politikistoj. Tio estas unu el la manieroj, laŭ kiuj ili kaptas la atenton de la lokaj kandidatigaj komitatoj. Ŝi opinias, ke la kulpo apartenas ĉefe al la kandidatigaj komitatoj, kiuj timas, ke virina kandidato estos malpopulara ĉe la balontantoj, kvankam efektive tio ne okazas.

Aŭtonoma virina movado en FRG jam la kvaran fojon organizis universitatan semajnon por virinoj. Dum la unuaj ses tagoj de la pasinta oktobro ili renkontiĝis en Freie Universität, Berlino. La ĉeestantoj estis pli ol multnombraj, kaj oni taksis la nombron de la partoprenantinoj el en- kaj eksterlando je kelkaj miloj.

Centra demando estis la rolo de la virina agado: ĉu ĝi jam alprenis tro rigidan strukturon aŭ ĉu ĝi gardis sian memstaran kvaliton? Estis temaroj pri virinoj en institucioj; virinaj projektoj, teorio kaj strategio; la rilatoj inter virinoj; alternativa kulturo; la virino kaj la medio. Dum la semajno okazis pluraj kulturaj aranĝoj, plejofte kun diskutoj kun la verkintinoj profesiaj kaj amatoraj.

Informojn por ĉi tiu rubriko provizis: Renato Corsetti, Ita1.; Grace Kirkwood, Aŭstral.; Fred de Geus, Ned.; Margret Brandenburg, FRG, Elisabeth Schwarzer, FRG.

...malantaŭen

- 13 -