Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Venu al Stokholmo

POR DEBATI PRI DISKRIMINACIO

Kiel jam vaste anoncite en la Esperanto-gazetaro, la temo de la venonta Universala Kongreso estos "Diskriminacio". La pritrakto de la kongresa temo okazos je iom pli profunda nivelo ol kutime, kun ebleco por interesatoj antaŭricevi materialon kaj debati ĝin en grupoj. Evidente la elektita temo pli-malpli postulas la kunlaboron de tiuj, kiuj interesiĝas pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Kaj efektive, la kunlaboro de KVA estas postulata de la organizanto de la tuta aranĝo, Renato Corsetti.

La vasta temo "Diskriminacio" pritraktiĝos jene: Kelkaj gravaj aspektoj, ekz. diskriminacio ekonomia, etna-rasa, kontraŭvirina, ricevos detalan konsideron dum la tuta semajno en apartaj laborgrupoj. La grupoj kunsidos samtempe, do estos eble partopreni nur unu. Krome okazos prelegoj kaj prezentoj pri diversaj aliaj aspektoj de la temo, eventuale pri diskriminacio lingva, religia, politika, kontraŭ handikapuloj, pri seksa orientiĝo ktp. La celo estos esplori la komunajn trajtojn de tiuj variaj formoj de diskriminacio por tiel atingi pli bonan komprenon pri ĝiaj kaŭzoj kaj motivoj.

La serio de laborgrupoj, kiuj okupiĝos pri diskriminacio kontraŭ virinoj, estos aranĝata de KVA. Pli precize ni nomu ilin "diskutgrupoj", ĉar ne estas nia celo, ke unnopaj membroj de la grupoj prelegu al la aliaj (kvankam ja estos grupgvidantoj) aŭ ke ĉiuj partoprenantoj laŭvice faru formalan prezenton. Prelegoj okazos ekster la kadro de ĉi tiu aranĝo, interalie en la programoj de Internacia Somera Universitato kaj KVA. Ni planas, ke la grupoj estu sufiĉe malgrandaj - ĝis maksimume 15 homoj - kaj tute neformalaj. Tio ne malhelpos profundan, seriozan pritraktadon de la temo. Proponitaj ideoj por diskutado estas:

- Konsidero kaj komparo de la situacio de virinoj en diversaj mondpartoj: En kiuj landoj ne plu ekzistas forta diskriminacio kontraŭ virinoj? Kio estas la influo de religio aŭ politika sistemo sur la vivo de virinoj en difinitaj landoj? Kio estas ilia situacio en la Tria Mondo?


- 14 -