Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Diskriminacio en lingvo kaj komunikado: Ĉu ekzistas diferencoj inter la lingvouzo kaj parolmaniero de la du seksoj? Ĉu lingvoj, kaj precipe Esperanto, spegulas diskriminacion en la socio?

- Diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado: Ĉu ĝi ekzistas? Kiujn trajtojn ĝi havas?

Surbaze de la debatoj pri tiuj temoj, ni poste pli ĝenerale konsideros la tutan demandon pri diskriminacio kontraŭ virinoj: Kio estas ĝiaj karakterizoj? El kio ĝi fontas? Kial ĝi pluvivas? En la lasta sesio ni renkontiĝos kun la membroj de la aliaj laborgrupoj por plivastigi niajn konkludojn kaj trovi la komunajn trajtojn de ĉiuj formoj de diskriminacio.

Se vi deziras partopreni la serion de diskutgrupoj organizataj de KVA, vi povos anticipe peti materialon pri la lemo por lego antaŭ la kongreso, laŭ anonco kiu aperos en la dua bulteno. Ĝi konsistos el tradukitaj nacilingvaj artikoloj pri la situacio de virinoj en diversaj landoj kaj pri seksaj diferencoj en komunikado. Ni jam komencis kolekti taŭgajn artikolojn tiucele, kaj nun ni serĉas kunlaborantojn por traduki ilin en Esperanton. (Kelkaj el la artikoloj unue aperis en Unesko-kuriero, kiu estis eldonata en 15 lingvoj. Do ni povos utiligi tradukantojn, kiuj scipovas unu el la jenaj lingvoj: angla, araba, franca, germana, hebrea, hindia, hispana, itala, japana, nederlanda, persa, portugala, rusa, tamila aŭ turka.) Se vi deziras helpi, bonvolu tuj anonci vin, ĉar la materialo devos esti preta jam en marto.

ab/ld

Prepare al la kongreso, la julia numero de SkE enhavos artikolojn pri diskriminacio kontraŭ virinoj kaj pri la specifaj diskuttemoj listigitaj ĉi-supre.

Por certigi ke la numero aperos ĝustatempe, ni metas iom fruan limdaton: la 1-an de junio. Do, bonvolu sendi viajn komentojn, leterojn, desegnaĵojn aŭ artikolojn pri ĉiuj aspektoj de la temo antaŭ tiu dato. (Desegnaĵoj prefere estu jam de oportuna formato por la paĝoj de SkE. Ni malfacile - kaj ne nepre sukcese - povos malgrandigi ilin.


- 15 -