Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Svedujo

estas fama pro sia sociala progresemo. Laŭ la sekvaj informoj pri diversaj aspektoj de la socia vivo kaj la Esperanto-movado en Svedujo, tiu progresemo koloras ankaŭ la sintenon al egalaj rajtoj por virinoj.

SUBVENCIO POR AMBAŬ GEPATROJ

La sveda socio provizas subvenciojn por helpi gepatrojn dum la nasko kaj prizorgo de infanoj. Aparte interesa estas la fakto, ke tiajn subvenciojn povas ricevi aŭ la patrino aŭ la patro - do ne ekzistas antaŭsupozo, ke la prizorgo de infanoj estas speciale la tasko de la patrino.

Kiam infano naskiĝas, gepatro* rajtas ricevi subvencion, kondiĉe ke ŝi/li antaŭe aliĝis al la sociala asekura sistemo. Antaŭ la nasko, kompreneble, nur la patrino rajtas ricevi ĝin de plej frue 60 tagoj antaŭ la atendata naskodato. Sed poste, la subvencio iras al tiu el la gepatroj, kiu prizorgas la infanon. Se ili deziras, la gepatroj povas laŭvice flegi la infanon kaj labori, aŭ ili povas labori po duontage. Ĉi tiu subvencio daŭras entute maksimume 180 tagojn.

Ekzistas ankaŭ speciala subvencio por gepatroj, kiun ili rajtas ricevi ĝis la infano estas 8-jara. Paro (ne nepre formale geedziĝinta) rajtas ricevi ĝin por po 45 tagoj sen speciala antaŭkonsento. Unu el la gepatroj povas transdoni sian rajton al la alia. Krome ekzistas laŭokaza subvencio por gepatro, kiu devas foje flegi infanon malpli ol 10-jaran, ekzemple kiam la infano aŭ la kutima prizorganto de la infano estas malsana, aŭ kiam la infano devas iri por sankontrolo. Patro povas ricevi ĝin, se li devas flegi alian infanon dum lia edzino naskas.

Tiu subvencio egalas al 90% de la salajro ĝis maksimumo de 242 kronoj (proks. $60) tage. La aliaj subvencioj ankaŭ povas egali 90% de la salajro aŭ 242 kronojn tage, sed minimume ili estas 32 kronoj tage.

La regularo pri subvencioj por gepatroj en Svedujo estis sendita al ni de Anita Lindblom. Ni interesiĝas nun ricevi de svedaj legantoj


* Gepatro: Tiu vorto estas uzata en ĉi tiu artikolo en la signifo "patro aŭ patrino".


- 16 -