Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

informojn pri la efektivigo de tiuj reguloj. Ĉu fakte okazas, ke svedaj gepatroj egale uzas siajn rajtojn pri la prizorgo de la infanoj? Aŭ ĉu ankoraŭ la patrinoj emas uzi ilin pli ol la patroj? Se jes, ĉu tamen la situacio evoluis de post enkonduko de tiuj subvencioj? (Alivorte, ĉu pli da patroj ol antaŭe nun prenas tempon por prizorgi infanojn?)

La ekzisto de subvencioj forigas financajn ĝenojn rilate al la prizorgo de junaj infanoj, sed ĉu restas aliaj problemoj? Ĉu patroj facile sukcesas aranĝi forpermeson de la laboro por utiligi la subvencion, aŭ ĉu tio estas pli facila por patrinoj? Ĉu, pro la neceso pensi pri junaj infanoj, virinoj pli ol viroj emas elekti laboron, de kiu ili facile povas liberigi?

Ni volonte ekscius de legantoj pri aliaj landoj, kies leĝoj kuraĝigas egalan partoprenon de ambaŭ gepatroj en la prizorgo de infanoj.

VIRINA PLIMULTO NUN GVIDAS SEF

Virina plimulto nun gvidas Svedan Esperanto-Federacion, laŭ artikolo de Franko Luin, kiu aperis en la somera numero de la sveda revuo La Espero. Ŝajnas, ke jam pli frue regis sufiĉe bona ekvilibro inter la seksoj en la estraro de SEF kun 5 viroj kontraŭ 4 virinoj. La lasta elekto inversigis tiun proporcion al 4:5. Franko Luin skribas: "Tio verŝajne pli bone respegulas la faktan staton en SEF, kie virinoj estas multnombre reprezentitaj. Pri tio mi bedaŭrinde ne havas aktualan statistikon, nur personan ideon. Jam de multaj jaroj multaj kluboj en Svedio, ankaŭ la plej grandaj en Malmö kaj Stockholm, estas gvidataj de virinoj. Estas do tute logike, ke simila situacio ekestu ankaŭ en la estraro de la tutlanda organizo."

Franko Luin esprimas kontenton, ke la ideo de Esperanto same allogas virinojn kaj virojn, kaj diras, ke Sveda Esperanto-Federacio troviĝas en la avangardo de aliaj svedaj organizaĵoj en tiu rilato (ankaŭ en la kampoj de lingva egaleco kaj facileco de internaciaj kontaktoj). Li demandas, kiom da ili povas montri al taŭga reprezentiĝo de virinoj kaj viroj en la gvidaj organoj, kiu ne baziĝas sur fiksita kvoto.

LOKA AGADO

En la provnumero de SkE aperis informo pri mallonga Esperanta disko eldonita en Svedujo. En ĉi tiu letero, Märtha Andréasson pli klarigas pri tiu disko kaj pri la agado de ŝia loka grupo. Pli detala


- 17 -