Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

raporto pri la "internacia intervjuo", kiun ŝi ĉi tie mencias, sekvos en la venonta numero.

"Nia eta klubo en Kungälv (najbara urbo de Gotenburgo) estas eble unika pro tio, ke la tuta estraro konsistas el virinoj. Tio ne okazis pro konscia elekto de virinoj, kaj ne mankas viroj en la klubo, nur iĝis tiel. Ni ankaŭ en la klubo sufiĉe multe okupis nin pri virinaj demandoj. Ni komencis dum la virina jaro, kiam ni faris internacian intervjuon pri la cirkonstancoj virinaj en diversaj landoj. Ni elsendis demandaron al 60-7O landoj, sed rericevis nur ĉ. 15. Sed tiuj respondoj estis vere interesaj kaj venis de foraj mondpartoj kiel Sudameriko, Hindujo, Nov-Zelando kaj Israelo. Ni intencis daŭrigi la laboron kaj kolekti raportojn de diversaj landoj, sed ĉiam mankas tempo. Ni ankaŭ en la klubo aranĝis specialan kunvenon, al kiu oni invitis svedajn virinajn organizaĵojn, kaj kie ni diskutis virinajn aferojn. Elsbeth Bormann prelegis pri sia laboro en la Virina Komisiono de UEA.

Kiam mi decidis meti monon en aferon, kiu al mi ŝajnas tre necesa por la Esperanto-movado, mi ankaŭ decidis provi ion fari por la virina agado. Mi intence ĉi tie skribas mi, ĉar mi riskas la monon; la laboro estas projekto de nia klubo en Kungälv. Ni faris diskon, etan diskon kun nur du kantoj - ludataj laŭ junulara stilo, ĉar tian muzikon ni ne havas multe. Unu estas simpla kanto pri la ĉiutaga vivo en multaj hejmoj. Ĝi tamen diras pli kaj en pli simpla maniero ol longaj artikoloj en gazetoj.

Märtha Andréasson, Svedujo"



[titolo nelegebla]

Dum la 64a UK en Lucerno ĉi-jare mi ĉeestis la kunsidon pri Virina Agado. La disvolviĝo de la kunsido kaj interesis min kaj iom malĝojigis min... Ĉar evidentiĝis, ke la bazo de "Virina Agado" estas la subkompreno, ke necesas batali por atingi seksan egalrajtecon, sed ankaŭ ke multaj tieulinoj ne havas fortan senton pri tiu komuna celo.

Alia subkompreno de la temo de seksa egalrajteco estas, ke virinoj ne estas rigardataj kiel egalaj; kaj mi devas konfesi, ke - kvankam mi loĝas en lando kie seksa diskriminacio estas kontraŭleĝa (krom en tiuj kazoj, kiuj estas por la registaro neoportunaj!) - mi tutkore konsentas kun tiu tezo. Kiel prave diris s-ino Lapenna en


- 18 -