Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lucerno, eĉ kiam leĝa egaleco ekzistas, tio ne nepre spegulas praktikan realecon. Ĉio tio estas por mi absolute neakceptebla, ĉar estas por mi kontraŭlogika hipokrito aserti, ke virinoj ne estas egalaj al viroj. Laŭ mia sperto, la plej oftaj bazoj de tiu aserto estas ĉi tiuj:

- virinoj estas malpli fortaj ol viroj;

- ili estas malpli inteligentaj;

- ili estas tro emociaj kaj nelogikaj;

- ili estas malpli decidemaj;

- ili tro okupiĝas pri beboj kaj la hejmo por povi okupi samrangan lokon kun viroj,

Mallonga ekzamenado de tiuj asertoj montras la (supozeble virajn) asertojn esti kaj emociaj kaj nelogikaj. Por konsideri ĉiun punkton laŭorde:

- Viroj estas malpli fortaj ol ĉevaloj sed taksas sin superaj. Estas vere, ke la plimulto da virinoj estas malpli grandaj kaj pezaj ol la plimulto da viroj, sed ili almenaŭ havas pli da vivelteno laŭ tio, ke ili vivas pli longe.

- Mi dubas, ĉu estas ia ajn statistiko por pruvi la superan intelekton de viroj. Pro sociaj kaŭzoj pli da viroj ricevas superan edukadon ol virinoj en la plej multaj landoj, sed tio neniel ŝanĝas la bazan intelekton de virinoj.

- Mi same dubas pri asertoj pri emocio kaj logikomanko ĉe virinoj. Kaj notu, ke eĉ se homo estas malsama rilate al alia, tio ne en si mem signifas, ke 1i/ŝi estas (mal)supera.

- La akuzo pri decidemo estas tiom dubinda kiom la du supraj. Estas kelkaj belaj ekzemploj de la malo; la hodiaŭa, timinda ĉefministrino de mia lando estas nur unu.

- La bazo de ĉiu sento pri diferenca estas sendube la biologia distingo. En kelkaj sociaj grupoj virinoj estas omaĝataj ĝuste pro tio, ke ili estas la videblaj kreantoj de vivo; en aliaj (la plimultaj) tio estas konsiderata ŝarĝo, kiu deprenas de ili la rajton esti traktataj kiel unuarangaj civitanoj.

Nu, ĉio ĉi estas al vi sendube bone konataj argumentoj kaj faktoj, kiuj ne multe ŝanĝas la situacion, kiun vi jam konas. Kaj vi eble estas suspektemaj pri miaj motivoj pro tio, ke mi - viro - tiel


- 19 -