Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Januaro 1980.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

defendas la virinan starpunkton. Miaj kialoj estas pluroblaj:

- Kiel videble, mi ne akceptas kiel pravigeblaj la kutimajn argumentojn pri virinaj mankoj.

- Se ni akceptas, ke la virinoj estas malsuperaj, ni devas akcepti, ke ilia kontribuo al la ĝenerala bonfarto de la homaro estas ankaŭ malsupera.

- Se ilia kontribuo estas malsupera, ni ne devas atendi, ke ili akceptu la samajn respondecojn kaj ŝarĝojn kiel viroj.

- La konsekvenco de tio estas, ke virinoj, kiuj kutime vivas pli longe ol viroj, estas tamen subtenataj de la laboro de viroj eĉ en kazoj kiam estas videble pli logike, ke la virino faru la laboron por vivteni (ekzemple) edzparon.

Ni konsideru kelkajn interesajn ekzemplojn. En mia lando (Britujo), kiel en aliaj, estis ĝis tiu ĉi jarcento tradicio (apogata de la leĝo), ke ĉe edziniĝo ĉiu virino de ĉiu ajn rango rezignis pri ĉiuj antaŭaj rajtoj pri materiaj posedaĵoj - la edzo posedis kaj ŝin kaj ŝiajn propraĵojn. Socie kaj leĝe ŝi estis subulino - krom se temis pri la reĝimo! Estis mirinde, ke oni agnoskis la kapablon de unu sola virino en la lando ne nur estri kaj fari decidojn, sed tion fari je la plej alta nivelo. Tamen sklavoj liberiĝis de oficiala subpremo antaŭ ol oni agnoskis la plej bazajn rajtojn de edzino.

Se tia manko de logiko efikas maljuste sur virinojn, konsideru ĉi tiun fakton, kiu efikas tute male en mia lando: virinoj (kiuj, kiel dirite, vivas pli longe ol viroj) rajtas al pensio kiam 60-jaraj. Viroj devas labori 5 jarojn pli longe por ricevi la ŝtatan pension.

La sociaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzis tiajn leĝojn kaj tiajn ĝeneralajn vidpunktojn, kondukas al grandega malŝparo de energio kaj talento en tiuj landoj en kiuj tradicie virino simple apogas viron sen stari flankalflanke. Se ni havus socian klimaton en kiu la virino ne estus aŭtomate elektita resti hejme; se, en kazoj de heredo, oni konsiderus ne nur la patran devenon de infano sed ankaŭ la patrinan; se ni agnoskus, ke la fundamentaj kapabloj kaj fortoj de virinoj, kiuj sukcesas ignori la hodiaŭajn tradiciojn kaj sociajn premojn, donas al nacio fonton de ekspluatinda potenco - tiam ni vivus en pli justa, pli ekvilibrigita kaj pli sukcesa mondo.

Virinoj! vi havas noblan taskon en tiu ĉi vivo estingi la antaŭjuĝojn de jarmiloj, okupi vian justan lokon en socio, fari la laboron, kiu plej taŭgas por vi kaj tiel "pagi viajn impostojn" same kiel la aliaj homoj. Rajtoj kreas respondecojn. Plaĉus al mi povi doni al vi la rajtojn, por ke vi transprenu ankaŭ la respondecojn.


- 20 -