Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1980.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

DISKRIMINACIO

Kun ĉi tiu artikolo, Anne Amblès sendis la du numerojn de la bulteno de Centro de Esperanto Sabadell en kiuj aperis ŝia kritiko pri la premio "Klara Silbernik" kaj la komentoj pri ĝi de legantoj. Kelkaj el la komentoj estis sufiĉe akraj, eĉ ofendaj. Ni proponas, ke apogantoj de la vidpunkto de Anne skribu rekte al la redaktoro de Sabadell Esperantista, Apartat 407, Sabadell, Katalunujo, Hispanujo,

Responde al la demandoj pri diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado: "ĉu ĝi ekzistas? kiujn trajtojn ĝi havas?" (SkE 2/1980, p. 4-5), mi ĉi tie informas pri unu ekzemplo: la premio Klara Silbernik en Hispanio. La premion iniciatis Hispana Esperanto-Muzeo, kunlabore kun Centro de Esperanto Sabadell, en 1975. Ĉiujare oni aljuĝas ĝin dum la Kataluna Renkontiĝo, fine de septembro, laŭ la jena kriterio:

"... Oni celas premii la edzinon de esperantisto, kiu plej abnegacie helpis sian edzon en lia agado por Esperanto..."

Tiu frazo eble ŝokas vin, kiel min kiam mi aŭdis ĝin, okaze ĝuste de la 1979-a aljuĝo de la premio kaj medalo.

Mi tie sidis kun katalunaj gejunuloj, kiuj same kiel mi ne ŝatis tiun diskriminacian premion, ĉar

- temas nepre pri edzino aŭ vidvino, ne pri amikino aŭ kunulino; - temas pri unudirekta helpo, do ne pri reciproka rilato; - ĉefe, temas pri ino kiu abnegacie helpas, alivorte, kiu laboras en ombro por vira gloro.

Tio por mi klare signifas suban pozicion por virino, Ni ne esprimis nian malkonsenton dum la aljuĝo por ne kaŭzi skandalon, des pli ke ĝi okazis dum la jarbankedo, kaj sekve en gaja etoso.

Skandalon mi tamen kaŭzis poste: oni petis de mi artikolon pri la Kataluna Renkontiĝo por la bulteno de la Centro de

Daŭrigo sur p. 6