Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1980.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭen kaj...

VIRINA prezidento en Islando,

Per malgranda plimulto fariĝis prezidento de Islando s-ino Vigdis Finnbogadottir. La nova prezidento estas la unua virina ŝtatestro kiu elektiĝis per rektaj popolaj voĉdonoj en Eŭropo. Ŝi studis literaturon en Parizo kaj Grenoblo kaj faris teatran studon en Skandinavio. Ekde 1972 ŝi estis la direktoro de la rejkjavika teatro. En islanda televido ŝi famiĝis pro kulturaj programoj kaj serio pri la franca lingvo. Iuj politikistoj provis malhelpi ŝian elekton per argumentoj pri ŝia eksedziniĝo. S-ino Vigdis Finnbogadottir diris pri sia elekto ke ĝi estas "tre grava por la egalrajteco de la virinoj".

GVIDLINIOJ por egala trakto de la seksoj en eldonaĵoj de McCraw-Hill (Megro-Hil).

Jen la titolo de libreto eldonita en Usono. Ĝi enhavas proponojn por ŝanĝi seksismajn vortuzojn en anglaj esprimoj, ekzemple:

- virforto fariĝas homforto

- viro kaj edzino fariĝas edzo kaj edzino

- la malforta sekso fariĝas la virino.

La anglalingva libreto: "Guidelines for Equal Treatment of the Sexes" estas senpage havebla en unu ekzemplero de: McGraw-Hill Book Co., 1221 Ave. of the Americas, New York, NY 10020, Usono.

HEROLDO fariĝis 60-jara.

En aprilo 1920 aperis la unua numero de la sendependa internacia gazeto "Esperanto Triumfonta", kiu kelkajn jarojn poste alinomiĝis "Heroldo de Esperanto". Ĝia tiama 26-jara fondinto, s-ro Teo Jung, aperigis la gazeton kun granda entuziasmo ĝis januaro 1962, kiam li pro emeritiĝo transdonis ĝin al s-ino Ada Fighiera-Sikorska. Dum tiuj sesdek jaroj aperis 1664 numeroj de "Heroldo". Ni esperu ke s-ino Ada Fighiera-Sikorska kiu post du jaroj povos festi sian 20-jaran jubileon kiel redaktorino ankoraŭ longe redaktos "Heroldon". Krome, Heroldo de Esperanto eldonis en 1979 1a libron "Tra dezerto kaj praarbaro” kaj nun preparas la kvaran eldonon de la libro "Paŝoj al plena posedo".