Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1980.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankaŭ eldoniĝis kelkaj sciencaj suplementoj al "Heroldo" en la lastaj jaroj. Haveblas senpage la suplementoj pri "Mensa sano" kaj "Matematiko" ĉe: HdE, C/J, Ramon Jiménez 28, 6o A, Madrid 16, Hispanio.

5a SOMERA Universitato Virina en Berlino (FRG).

La aŭtonoma virina movado aranĝas la 5an SUV en "Freie Universität" en Berlino inter la 29a de septembro kaj la 4a de oktobro 1980. Oni atendas ke miloj da virinoj venos al la preskaŭ senpaga aranĝo. La kostoj estos nur 4,50 germanaj markoj por la aĉeto de la programlibro. Loĝigo okazos kiel eble plej ĉe berlinaj virinoj.

VIRINA festivalo en Almelo (Ned).

ESPERANTO VOOR VROUWEN?

Nur tri tagojn antaŭ la festivalo esperantistinoj eksciis ke ili povos partopreni kun stando. Tial ili fulmrapide produktis la faldfolion: "Esperanto por virinoj". La festivalon vizitis pli ol 1000 virinoj. Multaj montris interesiĝon pri Esperanto kaj petis faldfolion aŭ aĉetis broŝuron. Fakte en Almelo la esperantistinoj neniam antaŭe akiris tiom da atento.

ĈINA kontraŭkoncipa pilolo por viroj.

Temas pri pilolo kies bazo estas la katonplanto. En la kvindekaj jaroj oni komencis esplori la fakton, ke kiam la manĝoj estas preparitaj kun kruda kotonoleo, tio povas kaŭzi nefekundecon de la vira semo. Multaj testoj okazis al ratoj kaj simioj, kaj ekde 1972 la esploroj okazis al viroj. Pli ol 4000 sanaj viroj prenis la pilolon, iuj dum 6 monatoj, iuj eĉ dum 4 jaroj. Dozo de 20 mg tage kutime alportis kompletan nefekundecon en malpli ol 2 monatoj, kvankam iuj bezonis pli longan trakton. Konserviga dozo de 150-220 mg monate en diversaj fojoj sufiĉis. Kiam la viro ĉesas uzi ĝin, lia spermo reakiras sian fekundecon en pli-malpli 3 monatoj.

VIRINAJ ĵokeoj en Aŭstralio.

Lastatempe virinoj post longa lukto akiris permeson rajdi kiel ĵokeoj en aŭstraliaj ĉevalkonkursoj kune kun viraj ĵokeoj.

Redaktis ĉi tiun rubrikon ♀ Loes Demmendaal (Lus Demendaal), Ned.

Informojn provizis: ♀ Inge de Bruin-Kooij (Inge de Brojn-Koj), Ned.; "Heroldo", Hisp.; ♀ Elisabeth Schwartzer (Elizabet Ŝvarcer), FRG; ♂ Renato Corsetti (Renato Korseti), Ital.; ♀ Grace Kirkwood (Grejs Kerkŭud), Aŭstral.

... malantaŭen.