Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1980.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Esperanto Sabadell. En ĝi mi ĉefe kritikis la premion Klara Silbernik, klarigante ke la modelo de la edzino de Zamenhof ne plu povas taŭgi en nia epoko. La tradiciemuloj akre reagis, ne komprenante mian vidpunkton.

Mi ne priskribos tie ĉi la detalojn de la akrega polemiko kiun mia artikolo incitis en la katalunaj Komitato kaj esperantistaro. La afero iĝas batalo inter junuloj kaj maljunuloj. Mi deziras informi ĉiujn esperantistojn, precipe inojn, pri la ekzisto de tia premio kaj aŭdi reagon de nekatalunaj esperantistoj.

Anne Amblès (An Ablez), Francujo

La venonta Universala Kongreso en Stokholmo temos pri diskriminacio. En diversaj publikaĵoj jam aperis artikoloj pri rasa-etna, kontraŭvirina, ekonomia kaj lingva diskriminacioj, sed nenie oni vidis artikolon pri diskriminacio kontraŭ gejoj (samseksamuloj). Ĉu hazarde aŭ intence?

Franklin van Zoest (fan Zust), Nederlando

Letero el ... Kabulo?

Kelkaj legantoj verŝajne surpriziĝos vidi jenan leteron, ĉar ili ne supozis, ke ekzistas multaj esperantistoj en Afganujo. Iii ne malpravas. Eble ili do ne tiom miros ekscii, ke la letero fakte venis kun itala poŝtmarko.

Kabul, la 11an de majo 1980

Kara Sekso kaj estimata Egaleco,

Mi dankas pro la sendita ekzemplero de via revuo. Mi tralegis ĝin kaj poste varbocele transdonis ĝin al ina membro de nia kabula Esperanto-klubo "La Estanto Estas Fia".

Ĉi-kune mi sendas al vi ŝian foton. El ĝi vi rimarkos ke ŝi estas tre radikala inisto. Tion oni tuj rimarkas pro la larĝeco de la maŝoj en ŝia antaŭokula vid-krado. Nur senhontulinoj kuraĝas surmeti tian senpudore larĝan vid-kradon, por montri la nudajn okul-konturojn.