Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Julio 1981.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sekvante la evoluon de la eŭropa kulturo de la 18a jarcento ĝis nun, tra la industria revolucio, la du mondmilitoj, politikaj ŝanĝoj, scienca kaj industria evoluo ĝis la nuna bonfarto, ŝajnas ke ju pli oni evoluas, des pli oni malhumaniĝas; des pli homoj iĝas iloj servantaj politikan fanatikecon kaj mem-detruan industriismon. (Ni konsideru nur la enorman ekologian damaĝon kaŭzitan per la industria malpurigo). Tiu kulturo, precipe la okcident-eŭropa kaj usona, ne estas ateisma kiel oni emas kredi. Nia religio estas la abundo kaj konsumado, la iamajn ĉefpastrojn anstataŭas la direktoroj de la multnaciaj firmoj (Esso, Shell, Ford, Mobil Oil ktp), kaj oni eĉ daŭrigas la kutimon de homaj oferoj: oni oferas la homan dignon kaj la mensan sendependecon. Ni konkurencas por eĉ pli da riĉeco, kaj dumvoje, uzas la pli malfortajn: evolu-landojn, etnajn minoritatojn, virinojn.

Emancipiĝo postulas unue ŝanĝi tiun sintenon. Post tia ŝanĝo oni mem vidos ke virinoj, same kiel homoj el aliaj kulturoj, ja estas samvaloraj. Oni vidos ke la problemo ne temas pri iri novaj infanvartejoj kaj telefon-teknikistino, eĉ ne pri virinoj mistraktitaj de la edzo. La problemo de virina emancipiĝo estas problemo de la tuta homaro. Ĝi estas simptomo de pensomaniero ĝenerala. La problemo pri la rajto de virinoj labori eksterhejme, ricevi egalan salajron kiel la viroj, ne distingiĝas de la ĝenerala problemo de ekspluatado ĉe laboro. (Ekzemple, oni scias, ke la plej granda parto de la teksaĵ-industrio de okcident-Eŭropo troviĝas nuntempe en Tunizio kaj Maroko, ĉar tie oni malpli pagas al la laboristoj, kaj do la sinjoroj industriistoj havas pli altan gajnon.) La problemo pri egala edukado por virinoj konsistigas, ni diru, 40% de la problemo de diskriminacio en edukado, kiu funkcias ankaŭ kontraŭ la malriĉaj klasoj kaj la etnaj minoritatoj.

Kiam oni rigardos egalecon inter homoj kiel naturan oni ankaŭ ne diskriminacion en laboro kaj edukado. Ekzemple kiam mankas laboro, oni ne aŭtomate forsendos la edziniĝintajn virinojn, sed ĉiuj pli malmulte laboros. Tiam ankaŭ viroj povus resti hejme kaj ĝui la edukadon kaj evoluon de siaj infanoj, do ili egale al virinoj partoprenus en la familio kaj ĝiaj plezuroj. Aŭ, kiam la celo ne estos grandigi la konsumadon, ankaŭ ne necesos la frenezaj klopodoj vendi novan tipon de veturilo (kiu tute similas al la jam estantaj), per reklamo en kiu troviĝas duone nuda virino.