Multaj aliaj ekzemploj povus montri, ke la virina emancipiĝo postulus tre fundamentan ŝanĝon en tiuj sintenoj, kiuj aktuale respondecas pri ĉiuspecaj problemoj: diskriminacio, ras-apartismo, milito ktp.
Do, kiam oni venontfoje demandos al vi, ĉu pli gravas la
virina emancipiĝo aŭ solvo de la problemoj de senlaboreco,
milito kaj ekspluatado de malriĉaj landoj, ne falu en tiun
kaptilon. Ne riproĉu vin, ke vi insistas pri bagatelaĵoj dum
tiuj gravaj problemoj restas ne solvitaj, ĉar ili tute same
formas la problemon de emancipiĝo.
En prelego al la 22a Aŭstralia Esperanto-Kongreso en
Sidnejo, Jacqueline Walker ♀ (ĝaklin ŭokr) rapide trarigardis
la historian situacion de virinoj precipe en la
okcidenta socio kaj Aŭstralio. En fruaj socioj, difinitaj
seksroloj necesis, kiel ekzemple ĉe la primitiva socio de
Aŭstralio. La pli forta viro ĉasas bestojn por manĝaĵo, dum
la virino naskas kaj prizorgas infanojn kaj serĉas akvon,
radikojn kaj manĝeblajn plantojn. Infanoj bezonas lerni nur
la lertojn kiuj apartenas al la propra sekso.
Nun virinoj gajnis multajn rajtojn, tamen la problemoj
ankoraŭ ne estas tute solvitaj. Kvankam la vojoj estas
malfermitaj, en Aŭstralio io malhelpas, ke la virinoj sekvu ilin.
Ekzemple en la universitatoj malmultaj virinoj studas en
inĝenieraj, sciencaj kaj medicinaj fakultatoj. Difinitaj
okupoj estas anoncitaj precipe por viroj, kvankam ambaŭ
seksoj facile povus fari ilin. Estas malmultaj virinoj en la
Senato kaj la Ŝtataj Parlamentoj, tiel ke tiuj institutoj ne
reprezentas la seksan proporcion de la popolo. Tio okazas,
ĉar oni ankoraŭ edukas la homojn kredi ke “la ĝusta ejo por
virino estas la hejmo”.
La kompleta teksto de ĉi tiu prelego aperis en la decembra
numero de The Australian Esperantist. Ĝi estas havebla de
la arĥivo de KVA (vidu p. 7).