Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 0

Oktobro 1979

1,50 gld. aŭ

2 int. resp. kup.


Multaj homoj partoprenis la diskuton pri la plano eldoni novaĵleteron pri virina agado. Pluraj tuj vidis bezonon por tia bulteno kaj forte subtenis ĝin per la plej praktika maniero — per kontribuado. Aliaj tamen kritikis la ideon, asertante, ke la virinoj ne bezonas apartan eldonaĵon. Ili argumentis ke la virinoj ne devus konsideri sin speciala grupo, sed agi en la kadro de la ordinara socio, senzorge pri sia sekso. Tiu reago venis precipe de virinoj, kiuj mem sukcesis tion fari.

Bedaŭrinde, por la plimulto da virinoj la afero ne estas tiel facila, Sendube, ili havas la saman potencialon kiel viroj - sed praktikaj kaj psikologiaj malhelpoj neniam permesas al ili realigi tiun potencialon. Ĉi tiu novaĵletero celos esplori kaj identigi tiujn faktorojn, kiuj influas la situacion de virinoj, kaj diskuti manierojn superi ilin - kaj ĉu entute necesas superi ilin.

Ĉu do SkE estas nur por virinoj? Kompreneble, kiel la plej evidentaj viktimoj de seksa diskriminacio, ili pli ol viroj okupiĝas pri la temo. Tamen, la ekzisto de iu ajn formo de diskriminacio ~ sed precipe de speco, en kiu ni ĉiuj regule kaj rekte implikiĝas — devus esti temo grava por homoj de ambaŭ seksoj. Efektive, iu ajn agado rilate al la socia pozicio de virinoj nepre koncernos ankaŭ virojn kaj finfine bezonos ilian apogon. Ju pli virinoj konsciiĝas pri sia situacio kaj provas ŝanĝi ĝin, des pli ili malproksimiĝos de tiuj viroj, kiuj rifuzas kompreni ilian sintenon. Tio jam okazis en la pli batalemaj virinaj organizaĵoj. Mi esperas do, ke viroj same aktive kiel virinoj partoprenos la diskuton pri seksa egaleco per ĝi tiu bulteno. (Cetere, virinoj ne estas la solaj viktimoj de seksa diskriminacio. Ankaŭ la individueco de viroj estas limigita pro antaŭsupozoj pri normoj de vira konduto. Neniu ankoraŭ kontaktis SkE pri tiu temo. Certe, estus interese ricevi opiniojn pri ĝi.)

SkE havas la eblecon eniri tute alian teritorion ol la nacilingvaj revuoj pri similaj temoj. Uzante Esperanton, legantoj el la plej diversaj kultu-