roj kaj sociaj niveloj posedas unikan ilon por kompari vidpunktojn kaj informiĝi pri la situacio en aliaj landoj. Por ĉi tiu numero SkE kun plezuro ricevis la artikolon de Manoŝi DaŝGupto (p.13-16) pri la manko de virina movado en Hinda Unio. Ŝia artikolo levas multajn interesajn demandojn por aktivuloj ekster Azio. Ĉu ni povas akcepti, ke virinoj povus teni egale gravan kaj honoran rangon en iu socio, kvankam laŭ okcidentaj normoj ili ne ĝuas egalrajtecon? Kiam la aparta pozicio de virinoj estas unu el la fundamentaj principoj de difinita kulturo, ĉu estas dezirinde ŝanĝi ilian rolon - kio samtempe implicus kaj eble detrui tiun kulturon?
Mi estas konvinkita, pro la entuziasma reago al la ideo eldoni ĉi tiun novaĵleteron, ke ekzistas loko en la Esperanto-movado por bulteno pri seksa egaleco. Kuraĝigite de la jama apogo, mi proponas aperigi ĝin kvarfoje jare ekde januaro. Jam venis pli da materialo ol mi sukcesis meti en ĉi tiun numeron, kaj mi esperas uzi almenaŭ parton en la venonta. Ne forgesu tamen, ke por sia plua aperado, SkE dependos de la aktiva subteno de ĝiaj legantoj - ne nur per abonado sed per kontribuaĵoj en la formo de leteroj, artikoloj, fotoj kaj bildoj. Ĝi celos provizi formumon por la interŝanĝo de vidpunktoj kaj spertoj, kaj bazan materialon por diskutoj. Kelkaj artikoloj inkluzivas demandojn kaj temojn por plia pensado. Do ne nur pasive legu, sed konsideru la enhavon, priparolu ĝin - kaj reagu al ĝi.
Mi dankas miajn kunlaborantojn: precipe Charles Power, kiu helpas per lingva kontrolo kaj la prunto de redakcia adreso (kio verŝajne foje kaŭzis al li neatenditan embarason!), kaj Dermod Quirke, kiu senpage multobligas la novaĵleteron kaj provizas materialojn. Dankon ankaŭ al tiuj, kiuj donacis monon, por ke la novaĵletero povu iri senpage al interesatoj en nepagipovaj landoj. Memoru tiun eblecon, kiam vi pagos vian abonon!
Sed nun, ek al la novaĵletero mem - kaj ne forgesu sendi viajn reagojn!
Anna Brennan
SEKSO KAJ EGALECO
Sendependa novaĵletero
La unua numero aperos en januaro 1980.
Redaktoro
Anna Brennan
p/a Nieuwe Binnenweg 197B
3021 GA Rotterdam
Nederlando
Kunlaborantoj
Charles Power
Dermod Quirke
Jarabono (4 numeroj)
8,00 gld. aŭ 10 irk.
Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al Ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4112754.
Perantoj
Brita
Dermod Quirke
18 Trouville Road
London SW4 8QL
Ĝirkonto n-ro
12 463 0006
Norvega
Margrete Landmark
Buerstad
N-3135 Torød
Limdato por la venonta numero: 15 dec.
- 2 -