Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SVISAJ VIRINOJ SALUTAS

Ĉar la 64a Universala Kongreso de Esperanto okazis dum la somera libertempo en Svislando, la Asocio de Svisaj Virinaj Organizaĵoj (Bund Schweizerischer Frauenorganisationen/Alliance de sociétés féminines suisses; BSF/ASF) ne kaptis la okazon saluti la virinan agadon de Universala Esperanto-Asocio. Sed inter la membroj de la komitato de BSF/ASF estas esperantistino, kiu partoprenis la Kongreson.

Per tiu ĉi skriba vojo niaj salutoj atingos ankoraŭ pli da esperantistinoj ol nur la kongresanoj. Ni flanke de la BSF/ASF ĝojas pri la iniciato de virinoj eldoni novaĵleteron, el kiu oni povas ekscii, kion faras la diversaj aktivuloj en la tuta mondo.

Tiuj kongresanoj, kiuj aĉetis la insignon, kiu estis vendata sur la strataj la 1-an de aŭgusto en Lucerno kontribuis — nesciante — monon al kvar svisaj virinaj organizaĵoj; unu el ili estas la plej impona, la supre menciita BSF/ASP. Ĝi estas la tegmenta unuiĝo de 240 virinaj ligoj, virinaj agado-grupoj el ĉiuj partioj, profesiaj ligoj, bonfaraj organizaĵoj ktp; malrekte ĝi atingas pli ol 300 000 virinojn en la tuta lando.

La svisaj virinaj organizaĵoj ĉiam laboras por la plibonigo de la situacio de la virina voĉdonrajto, kiun la virinoj ricevis en 1971. Hodiaŭ ni klopodas por la elekto de kiel eble plej multaj virinoj en la diversajn parlamentojn. Sed ankaŭ la jura situacio kaj la sociaj cirkonstancoj por la virinoj en Svislando estas ne plene kontentigaj. Ni observas tre atente la revizion de la familia leĝaro, kiu devus doni pli da rajtoj al la virinoj. La celo de virina agado en Svislando estas la kunlaboro kaj egaleco inter la geedzoj en ĉiuj rilatoj.

Kompreneble ni ankaŭ flegas la internaciajn rilatojn. BSF/ASF estas membro de la Internacia Konsilantaro de Virinoj, kiu kongresis en Nairobi en aŭgusto 1979. Ĉar tiu konsilantaro ankaŭ havas rilatojn kun UN, la virinoj havus eblecon kontribui ion al la Esperanto-movado per siaj ekzistantaj organizaĵoj.

Tio do estas la ĝenerala stato de la laboroj de la plej granda svisa virina organizaĵo.

Irène Thomann-Baur, Svislando

- 3 -