Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
EGALECO kaj la
Internacia Lingvo

“La Prezidanto reprezentas la Asocion kaj subskribas kun la Ĝenerala Sekretario la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn. Li rajtas delegi alian Komitatanon por difinita tasko.”

Ĉi tiuj vortoj troviĝas en par. 33 de la projekto pri nova statuto de UEA, kiu aperis pasintjare en la decembra numero de la revuo Esperanto. En la reviziita statut-propono, baldaŭ submetota al la membroj de UEA, tiujn vortojn anstataŭas la jenaj:

"La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn. La Prezidanto rajtas delegi alian komitatanon por difinita tasko.”

Krom aliaj ŝanĝoj, la pronomon li en la reviziita versio oni evitas per ripeto de la subjekto aŭ entuta ellaso de la pronomo. Kial tiu ŝanĝo? Ĉiuj scias, ke li foje ricevas pli vastan signifon al tiu de la vortara difino: “Singulara virseksa pron. de la 3a persono” (Plena Ilustrita Vortaro). Ofte oni uzas li ankaŭ por aludi al iu nedifinita homo, kiu povus esti aŭ virseksa aŭ virina.

Tiu kroma senco de li verŝajne fontas el naciaj lingvoj, kiuj simile uzas tiun pronomon en ĝenerala signifo. Tio rezultas nature el situacio, en kiu ĝis lastatempe la kalkulendaj homoj estis kutime nur viroj. Oni simple ne devis normale konsideri eblecon, ke li ne regule kovros ĉiujn gravajn kazojn. Feliĉe, tiu situacio nun ŝanĝiĝas, sed bedaŭrinde postrestas tradicio, kiu sufiĉe koloras la uzon en multaj lingvoj. Pro la ĉiam pli ofta eniro de virinoj en sferojn, kie antaŭe troviĝis nur viroj, nun konstante necesas streĉi la signifon de li por inkluzivi ankaŭ eventualajn ŝi-ojn.

Minimume, tiu postrestaĵo en nia lingvo estas malaktuala kaj ĝena. Ĉu, maksimume, ĝi povus esti pli ol simple neoportuna? Ĉu lingvo nur spegulas la sintenon de siaj uzantoj — aŭ ĉu ĝi havas la kapablon eĉ aktive influi iliajn opiniojn?

La pronomo li estas ambigua; kutime ĝi rilatas nur al viroj, sed foje ĝi povas aludi ankaŭ al virinoj. Tamen la unua senco estas multe pli ofta kaj tuj evidenta ol la dua. Parolanto eble intencus la duan sencon en difinita frazo; sed ĉu tiu intenco komunikiĝus al aŭskultantoj? Ĉu, praktike, aŭdante la pronomon li, aŭskultanto ne emus ricevi mensan bildon de virseksa estulo?


- 4 -