Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Eksplicite inkluzivi virinojn en nia konscio, anstataŭ neintence ekskluzivi ilin pro la uzo de ambigua pronomo, povus esti nur pozitiva paŝo. Ĝi aparte gravas en kuntekstoj, kie oni ankoraŭ ne emas imagi virinon, ekz. kiam temas pri prezidanteco de UEA. Al multaj virinoj la ideo simple ne enirus la kapon, ke ili persone povus pli fari ol stari ĉe la rando de la scenejo kiel spektantoj. La uzo de neambigua pronomo, kiu klare inkluzivus ilin, efektive invitus ilin mem fariĝi roluloj en la agado.

Tamen, ŝanĝi la ĝeneralan lingvouzon ne estas facila tasko; eble pli facile estas ŝanĝi la socion mem. Esperanto, verŝajne, estas pli akceptema de novaj evoluoj ol la naciaj lingvoj. Unue, ĝi estas nova lingvo, kaj do malaktualaj uzoj ne estas apogitaj de longa tradicio. Krome, ĝi estas por la plimulto da parolantoj lernita lingvo (t.e. kiun ili formale studis). Denaskaj parolantoj malfacile povus adaptiĝi al nova pronoma uzo, dum lernanto en Esperanto-kurso tute ne rimarkus problemon.

Kio estas la alternativo al li? Konstante diri “li aŭ ŝi” estas nekonvene, kaj levas novan problemon (kiun pronomon meti unue?) Kelkaj proponitaj solvoj estas diskutitaj en la sekvanta letero de Ole Hagemann. Certe, SkE ofte spertos la bezonon por ĝenerala pronomo, kaj invitas la opiniojn de legantoj pri la plej bona solvo.

ab


La komunseksa pronomo ri

Parolante pri la komunseksa pronomo, oni devas konscii, ke tiu pronomo estonte fariĝos treege ofta vorto — multe pli ofta ol li kaj ŝi. Kiam oni alkutimiĝos al la uzado de la komunseksa pronomo, oni nature uzos ĝin preskaŭ ĉiam, dum li kaj ŝi estos uzataj nur en tiuj kazoj, kie gravas la sekso de la priparolata persono. Pro tiu ofteco estas esenca la mallongeco de la komunseksa pronomo. Ĝi prefere konsistu el nur unu konsonanto + i.

Tiun postulon kontentigas la jenaj 3 eblecoj:

1. Enkonduko de nova pronomo hi kun la signifo de li, kaj uzado de li kiel komunseksa pronomo.

2. Ĝeneraligo de la signifo de ĝi.

3. Uzado de la nova pronomo ri.

La unua solvo havas la malavantaĝon, ke ĝi necesigas ŝanĝon de la signifo de la jam ekzistanta pronomo li.

La dua ebleco estas tute logika solvo. La pronomo ĝi jam laŭdifine povas montri aĵon aŭ estulon. Mi tamen forte malrekomendas uzi ĝin por personoj, ĉar valoras daŭre konservi la distingon inter aĵoj kaj personoj. Zamenhof kreis la lingvon tia, ke la pluralo havas unu formon, ili, dum la pli multe uzata singularo havas diversajn formojn, li, ŝi kaj ĝi. Tio donas al la lingvo valorajn nuancojn, kiuj helpas al la senpera kaj klara kompreno. Se oni rompos tiun tradicion de distingo inter aĵoj kaj personoj; oni malriĉigos la lingvon kaj kontribuos al konfuziĝo kaj miskomprenoj ĉe la ĉiutaga uzado de la lingvo.


- 5 -