Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ENKETILO

I. 1. Kio estas via nomo (kun prononco en Esperanto), aĝo, kaj adreso?

2. Kio estas via laboro, kaj kiom longe vi laboras?

3. Ĉu vi estas edziniĝinta, kunloĝanta kun viro, needziniĝinta, eksedziniĝinta, aŭ vidvino?

4. Kiom da gefiloj vi havas?

5. Kun kiuj vi loĝas en la sama domo?

II. Pri Laboro

1. Ĉu vi pensas, ke ekzistas "viraj laboroj" kaj "virinaj laboroj" en via lando? Se jes, donu ekzemplojn.

2. Ĉu vi pensas, ke en via lando ekzistas seksa diskriminacio kontraŭ virinoj, kiam ili provas dungiĝi? Se jes, kia ĝi estas? Kaj ĉu vi mem spertis ĝin?

3. Kian seksan diskriminacion vi spertis/as en via laborejo? (ekz, pri salajro, elekto de labor-speco, promocio, deviga emertiĝ-aĝo, mensa premo, k.t.p.)

4. Se vi laboris/as eksterhejme, Ĉu vi havis/as ian malfacilaĵon, kiu neebligis/malhelpas al vi daŭre labori? Se jes, kio ĝi estas? (ekz. dommastrado, bebnasko, malbona laborkondiĉo, k.t.p.)

5. Ĉu vi sentis/as ĝojon en via laboro? Se jes, pro kia kaŭzo?

6. Ĉu vi laboras eksterhejme nuntempe? Se ne, kial ne? Kaj ĉu vi volas labori eksterhejme en estonteco? Se jes/ne, kial?

III. Pri Edziniĝo kaj Hejmo

1. Kian viron vi elektis/os kiel vian edzon (aŭ kunvivanton)?

2. Se vi havas/is edzon (aŭ kunvivanton), ĉu vi iam sentis malkontenton aŭ malesperon pri via vivo kun li? Se jes, en kia kazo? Ĉu vi sentis/as vin feliĉa pri via vivo kun li? Se jes, pro kia kaŭzo?

3. Kiel vi dividas hejmajn taskojn kun via edzo (aŭ kunvivanto)? Kiel hejmaj taskoj estas dividitaj inter geedzoj ĝenerale en via lando?

4. Ĉu vi pensas, ke ekzistas seksa diskriminacio en via propra hejmo, aŭ ĝenerale en ordinaraj hejmoj en via lando? Se jes, kia ĝi estas?

IV. Pri Prizorgo de Infanoj

1. Laŭ kiaj kriterioj vi decidis/os, ĉu vi nasku aŭ ne nasku infanojn?

2. Kiuj aŭ kiaj instancoj prizorgis/as infanojn en via propra hejmo, kaj ĝenerale en ordinaraj hejmoj en via lando?

3. Ĉu via registaro aŭ via laborejo donas al vi/virinoj sufiĉe bonajn laborkondiĉojn, subvenciojn kaj instituciojn por prizorgo de infanoj, por ke edzo kaj edzino ambaŭ povu daŭre labori?