Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ENKETO PRI VIVO KIEL VIRINO

Ni estas la eldonantoj de la japan-lingva versio de Sekso kaj egaleco, la Esperanta bulteno, kiun Anna Brennan redaktas. Ni eldonas en la japana lingvo por prezenti la enhavon al ne-esperantistoj en Japanio. Nun ni planas novan projekton - enketo pri virino kaj laboro - kunlabore kun unu el la plej grandaj ĵurnal-kompanioj en Japanio, kaj petas vian bonkoran helpon. Ni estas tre dankemaj, se vi bonvolus sendi al ni viajn respondojn.

Mainiti, la plej malnova tutlanda ĵurnalo en Japanio (eldonkvanto: 4.5 milionoj), intervjuis nin pri la japan-lingva SkE kaj raportis pri nia agado antaŭ ĉirkaŭ unu jaro. La sama ĵurnalo lastatempe kontaktis nin kaj proponis kunlaboron. Ili planas eldoni 8-paĝan suplementon pri virinoj en laboro en septembro ĉi-jare. La suplemento traktos la temon el diversaj aspektoj kaj enhavos sekcion pri virinoj en aliaj landoj. Ili deziras havi rektajn voĉojn de ordinaraj virinoj, sed ne formalajn anoncojn de registaroj aŭ raportojn de profesiaj ĵurnalistoj. Ili pensis, ke Esperantista komunikado povos multon fari por ĉi tiu celo, kaj ili proponis, ke ni, la eldonantoj de la japan-lingva SkE, kunlaboru por kolekti voĉojn de virinoj tutmonde pere de Esperanto. Ni decidis akcepti la proponon, kaj kune preparis enketilon.

Do ni petas vin, Esperantistan virinon, ĉu laboranta aŭ ne, sendi al ni viajn respondojn al la demandoj en la enketilo, Tajpu aŭ skribu preslitere la respondojn en kiaj ajn formo kaj longeco kaj sur kiaj ajn paperfolioj laŭ via bontrovo. Se eble, sendu ankaŭ nigra-blankan foton de vi. Se vi dezirus resti anonima en la ĵurnalo, indiku tion en via respondilo. Ni ne aperigos vian nomon.

Ni ŝatus ricevi viajn respondojn kiel eble plej baldaŭ (nepre antaŭ la 15a de aŭgusto, plej malfrue). Sendu viajn respondojn aeropoŝte. La ĵurnal-kompanio poste repagos al vi la afrankon per internacia respond-kupono.

Bonvolu sciigi viajn Esperantistajn konatinojn pri nia projekto, tiel ke pli multaj virinoj partoprenu.

Ni intencas publikigi la rezulton de la enketo ankaŭ en la Esperanta SkE poste, ĉar ĝi estos interesa ankaŭ al Esperantistoj.

Ni kredas, ke se ni sukcesos kolekti el vi informplenajn respondojn, ni povos montri al granda nombro da japanoj, kiuj legos la ĵurnal-artikolon, kiel utila kaj praktika estas nia lingvo.

Ni esperas, ke vi komprenos nian intencon kaj respondos al nia enketo. Ni elkore antaŭdankas vin.

Sincere viaj,

福永 牧子

HUKUNAGA Makiko,

山川 節子

YAMAKAWA Setuko

Poŝtadreso:

HUKUNAGA Makiko

Midori-so 2-1,

Kamisyakuzii 1-739

Nerima-ku, Tokyo

177 Japanio