Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankaŭ pluraj aliaj temoj estas pritraktitaj en la libro, inter ili: "virina lingvo", kiu kontrastas al tiu de viroj pro esprimmaniero, Ĝentilaj formoj, vorttrezoro, adjektivoj; kaj neparolataj diferencoj - okulkontakto inter la diskutantoj, gestado, vizaĝesprimoj ktp.

Sed la verkistoj ne kontentiĝas pri nura prezento de esploroj kaj tion rezultoj, klarigo de fenomenoj el nova vidpunkto, kaj priskribo de subtilaj interpersonaj influoj. Ili ankaŭ celas aktivigi la legantojn, por ke tiuj mem konscie analizu la situacion ĉirkaŭ si. Jen do kelkaj praktikaj sugestoj. Estus interese, se vi mem provus ilin en vin ĉiutaga rondo.

(1) Interrompado

En konversacio aŭ diskuto:

a. Kiu interrompas kiun?

b. Kiu interrompas plej ofte?

c. Kiu estas plej ofte interrompata?

ĉ. Kiamaniere sekso ludas rolon en interrompado?

d. Kiun rilaton vi trovas inter socia rango aŭ potenco, kaj interrompado?

Por pli klare kaj facile resumi la rezultojn, vi povas ilin aranĝi laŭ la jena tabelo:

Parolanto Sekso Aĝo Rango kaj/aŭ profesio Interrompis x fojojn Estis interrompita x fojojn
1
2
3
4
4
5

(2) Temoj

Aŭskultu atente kelkajn konversaciojn, laŭeble inter parolantoj de kaj la sama sekso kaj malsamaj.

a. Kiuj temoj estis plej popularaj?

b. Pri kiuj temoj parolis la tute virinaj kaj tute viraj grupoj?

ĉ. Pri kiuj temoj parolis la miksitaj grupoj?

ĉ. Kiu enkondukis novajn temojn? Kiu ŝanĝis la temojn?

d. Ĉu la tradiciaj stereotipoj (laŭ kiuj virinoj diskutas ĉefe receptojn, vestaĵojn kaj onidirojn, dum viroj diskutas ĉefe politikon, aŭtojn kaj sporton) estas ankoraŭ validaj?

e. Kiel aĝo, okupiĝo kaj eduko influis la elekton de temoj?

Ĉu vi venos al neatenditaj konkludoj, aŭ ĉu vi simple konfirmos viajn antaŭajn supozojn, sciigu la novaĵleteron pri viaj rezultoj.


- 20 -