Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

opinias, ke la priskribitaj rezultoj montras, ke viroj sentas sin, kiam ili parolas kun virinoj, en alia situacio ol kun viroj, kaj ke tio fakte montras seksisman sintenon, eble nekonscian, sed tamen influan.

La temo de alia esploro estis, ĉu ekzistas rilato inter la socia rango de la parolanto kaj la ofteco, laŭ kiu oni interrompas ŝin/lin. La aŭtoroj surbendigis serion de universitato-fakaj kunsidoj. Jen la rezultoj:

a. Viroj prenis meze pli da aktivaj parolvicoj ol virinoj - alivorte, parolis pli.

b. Viroj interrompis pli ol virinoj.

c. La virino, kiu plej ofte interrompis, kutime interrompis aliajn virinojn.

ĉ. Viroj estis ĝenerale malpli ofte interrompataj ol virinoj.

d. Rango por kaj viroj kaj virinoj estis tre grava. Partoprenantoj emis ne interrompi niajn superulojn en la hierarkio. La plej ofte interrompata estis virino, kiu hazarde estis la sola ĉeestanto sen doktoreco, kaj la plej malofte interrompata estis la prezidanto.

Kompreneble, tio estas aparta situacio. Ĉu oni povas tiri el ĝi pli ĝeneralan konkludon kaj aserti, ke viroj kutime interrompas virinojn pli ofte ol virojn, ĉar virinoj havas malpli altan socian rangon kaj do estas malpli respektendaj? Tiaj rektaj konkludoj el statistiko pri psikologiaj tendencoj estas danĝeraj, sed ŝajnas al mi, ke la aŭtoroj prave konsideras, ke iliaj rezultoj montras simptomojn de fundamenta seksa malegaleco.

Seksaj malsimilecoj troviĝas ankaŭ en la esprimmaniero, Viroj emas paroli pli rekte kaj pli laŭcele*. Krome, ili estas pli ofte ol virinoj la demandantoj, en kiu rolo ili decidas la temojn de la konversacio kaj superregas ĝin.

Alia aspekto de la komunikado pritraktita en la libro estas la temoj de diskutoj. Ĉu vere ekzistas tipe virinaj aŭ tipe viraj temoj, kaj se jes - kio ili estas? En miksitaj grupoj, kiu enkondukas novajn temojn; kiu procento estas pli tipe vira/virina; kiuj estas la tipaj temoj, pri kiuj viroj emas paroli al virinoj kaj virinoj al viroj? En tiu ĉi mallonga prezento de la libro mi ne volas pli detale tion priskribi. Tamen, mallonge, ja ekzistas tipaj temoj: por viroj, politiko kaj sporto; por virinoj, personoj. Viroj pli emas paroli al virinoj pri tipe viraj temoj (do, konsiderataj malpli interesaj por virinoj) ol inverse.

* Pri la granda kaj klara diferenco inter la esprimmanieroj kaj vorttrezoroj de virinoj kaj viroj estas alia interesa anglalingva artikolo: Robin Lakoff, "Language and Woman's Place" en Language in Society, vol. 2, n-ro 1 (1973).


- 19 -