Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

similecoj inter viroj kaj virinoj.

(1) Afablaĵoj: esprimoj kun funkcio nur socia, ekz. "bonan matenon", "kiel vi fartas?", "en ordo", "ĝis".

(2) Parolvico: parolaĵo de unu el la parolantoj. Ĝi klare finiĝas, kiam la parolanto silentas, eble ankaŭ indikinte per sia intonacio, ke la parolaĵo estas finita. Poste okazas tre mallonga paŭzo, komprenata de la aŭskultantoj, kaj sekvota de la komenco de nova parolvico.

(3) Reago-signaloj: mallongaj sonoj kiel "nu, "jes", "mmhm", "ho" ktp. Ili signifas, ke la parolanto daŭrigu, ke oni aŭskultas kaj komprenas; do, ke oni aktive aŭskultas. (Tamen ni ĉiuj certe memoras iun tedan kaj longan paroladon, dum kiu ni aŭtomate tiamaniere reagis, tute sen aŭskulti.) Ĝenerale la reago-signalo celas: "Mi aktive komprenas vin, daŭrigu."

(4) Interrompo: kiam la aŭskultanto komencas paroli, ne ricevinte signon, ke jama parolanto intencas fini. La aŭskultanto do fakte insiste silentigas la parolanton. Ekzemple:

A: Mi vidis hieraŭ televidan programon (pri) ...

B: La nederlandaj televidaj programoj estas ...

B klare interrompas A.

La aŭtoroj diskutas rezultojn de esploroj pri tiuj aspektoj de konversacio. Tiuj rezultoj montras, ke ja ekzistas diferencoj inter virinoj kaj viroj rilate al parolmaniero. Interrompoj en unuseksaj grupoj okazis same ofte, ĉu tiuj grupoj konsistis tute el viroj aŭ tute el virinoj. En ambaŭseksaj grupoj, tamen, 96% el la interrompoj faris la viraj partoprenantoj. Aliflanke, virinoj donis meze pli da reago-signaloj ol viroj, kaj fakte la rolo de subtenanto kaj helpanto estas konsiderata tipe virina.

En konversacio, ankaŭ la silento gravas, ĝi estas la ĉeso en la fluo de diskutado. Oni atendus, ke ĝi okazus je la fino de parolvico, kaj do ke ĝi okazus egale ofte ĉe ambaŭ partoprenantoj en konversacio inter du homoj. Sed esploroj montris, ke ĉe ambaŭseksaj paroj la virinoj silentiĝas multe pli ofte ol la viroj, kaj ke 62% el iliaj silentoj okazas post (1) manko de minimumaj subtenaj reago-signaloj kiel "mhm", "ho" de la vira aŭskultanto; (2) interrompoj de la vira aŭskultanto. Tio fakte montras, ke dum interparolo la viroj malpli subtenis la virinojn ol inverse. Eĉ se ili faris tion ne tute konscie, ĝi tamen emis redukti la memfidon de la virinoj. Indas noti ankaŭ objektivan malhelpon al virinoj. Unu el la eblaj (kaj uzataj) reagoj al interrompiĝo estas simple daŭre paroli kaj fini la frazon. Sed pro la biologia fakto, ke viro simple havas kutime pli malaltan kaj fortan voĉon, virino des malpli facile sukcesas batali kontraŭ lia voĉo. Fakte viroj foje konscie uzas tiun taktikon kontraŭ virinoj. Eblas diri do, ke kiam temas pri tiu subtila forma aspekto de komunikado, ekzistas malsimileco inter la du seksoj. Virinoj pli subtenas la kunparolanton (ili malpli interrompas kaj pli aktive aŭskultas).

Aliflanke viroj prenas pli da parolvicoj, emas pli ofte interrompi aŭ paroli samtempe. Do, konsiderante ke interrompoj malrespektas la parolrajton de la alia partoprenanto kaj kion tiu volas diri, la aŭtoroj


- 18 -