Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pensoj pri komunikado

Judith Junger-Kurpershoek

Kiuj el vi ne aŭdis iun rimarkon aŭ ŝercon pri la parolemo de virinoj? Virinoj estas ĉiam klasifitaj kiel babilemaj klaĉulinoj, akompanataj de kompatindaj viroj kiuj ne havas ŝancon eĉ malfermi la buŝon. Sed ĉu tiu bildo estas vera? Interesan, kaj parte tre originalan, vidpunkton pri la temo de virinoj kaj parolado mi trovis en la libro Sex Differences in Human Communication (Seksaj diferencoj en homa komunikado)*.

Ni ĉiuj scias, ke konversacio konsistas ne nur el la parolataj vortoj (enhavo) sed ankaŭ el aliaj elementoj: laŭteco, gestado ktp., kiuj kune formas la agon de komunikado. Ni ĉiuj scias ankaŭ, ke fakte tiuj subtilaj elementoj estas tre gravaj. Ekzemple, se vi havas infanojn (aŭ okupiĝis/as pri infanoj), vi scias kiom gravas la neparola kontakto kun beboj kaj etuloj: ridado, tuŝado, la patrina vizaĝo, voĉsono, parolmaniero (trankvila aŭ nervoza). Post la infaneco, oni daŭre reagas al tiuj subtilaĵoj de la komunikado, eĉ nekonscie. Kaj eĉ pli, ĉar tiuj neparolataj signaloj multobliĝas kaj fariĝas pli rafinitaj. Mi volas prezenti kelkajn, kiujn mi trovis en la ĵus menciita libro.

Jen do kelkaj rimarkoj pri la ĝenerale nekonscie observataj aspektoj de pervorta komunikado, rilate al kaj parolmaniero kaj enhavo, kaj al mal-

* Eakins & Eakins, Sex Differences in Human Communication, Houghton Mifflin Co. (1978). (La libro ne ekzistas en Esperanta traduko).


- 17 -